Deurganckdoko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 2 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q642991)
Linio 14:
La Deurganckdoko unuafoje aperis en planoj de la Administrado de Akvovojoj kaj Maro de la [[Flandra Regiono]] en 1995. Je la 20a de januaro 1998 la flandra registaro aprobis la konstruon de la doko kaj la laboroj ekis oktobre 1999. iom poste ekesti jura batalo inter la flandra registaro kaj la Agokomitato Doel 2020 kaj aliaj agogrupoj. Ĝis dufoje la planoj estis nuligitaj, ĉar la registaro faris procedurajn erarojn. Dum pluraj monatoj la projekto estis haltigita.
 
Por eviti novajn kondamnojn la flandra parlamento je la [[14a de decembro]] 2001 aprobis la tiel nomatan "pronecesan dekreton": por la laboroj de la Deurganckdoko ne estas bezonata ŝanĝo je la lokaj reguloj kaj la permsilojn estas ratifitaj de la ministro por Publikaj Laboroj. Tiel ne plu eblis protesti ĉe la Ŝtata Konsilio. Post kiam ĉio laŭleĝe "enordiĝis", la laboroj estis pluigitaj je la 13a de aprilo 2002.
 
Je la 18a de februaro 2005 la unua akvo de la Skeldo enfluis la dokon. La solena malfermo okazis je la 6a de julio 2005. Je la 14a de septembro 2005 la unua parto de la doko estis malfermita por ciu ŝipa navigado kaj je la 19a de septembro la unua [[kontenero|kontenera]] ŝipo tie elŝipigis siajn varojn.