Kronvirusa malsano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: |thumb| → |eta| per AWB
Linio 10:
Dum tiu tempo sciencistoj en multaj landoj intense penegis trovi la mikrobon, kiu kaŭzas tiun antaŭe nekonatan infektan malsanon. Komence erare ili opiniis, ke ĝi estas ia nova viruso de gripo, sed post kelkaj semajnoj estis malkovrita la koronviruso, kiu kaŭzis tiun malsanon. La familio ''Coronaviridae'' delonge estas konata al virusologoj. Sur la supraĵo de la virusoj estas tubereca kovrilo, simila al krono aŭ korono. Koronvirusoj estas grandaj [[RNA]]-enhavantaj virusoj. Ili disvastiĝas inter vertebruloj kaj tie kaŭzas bronkiton, hepatiton, gastroenteriton, encefaliton ktp. Ĉe homoj ili estas la ofta kaŭzo de tiel nomataj malvarmumaj malsanoj kaj gastroenterito, kaj ili transmisiiĝas precipe per aerguta medio.
 
La koronviruso, kaŭzanta netipan pneŭmonion, forte diferencas de antaŭe konataj tiaj virusoj. La malsanuloj eligas la viruson plej ofte kun muko, sputaĵo, salivo dum tusado, ternado, parolado, spirado. Krome, la virusoj estas trovitaj en sango, fekaĵo, urino, vomaĵo. Tial, krom la precipa aerguta vojo de transmisio, la malsano povas disvastiĝi per infektitaj akvo, nutraĵo kaj diversaj aliaj materialoj. La koronviruso estis nomita Urbani SARS-associated coronavirus, memore al la kuracisto Carlo Urbani, kiu diagnozis la malsanon, infektiĝis kaj malgraŭ kuracado pereis pro sarso la [[29an de marto]] [[2003]].
 
== Esprimo ==