Belka Beleva: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
}}
 
'''Belka BELEVA''' (naskiĝis dum [[1927]], mortis la [[22an de decembro]] 2012) estis profesia [[aktorino]] en la [[bulgara]] kaj esperanto, kunfondinto de [[Bulgara Esperanto-Teatro]]. Ŝi esperantistiĝis en [[1957]] kaj de la jaro [[1996]] estis [[Honoraj membroj de UEA|honora membrino de UEA]].
 
Ekde la unua prezentado de [[BET]] ([[1958]]) ŝi seninterrompe aktivis sur la Esperanta teatra scenejo. Krom en BET, ŝi partoprenis ankaŭ en [[Internacia Arta Teatro]]. Ŝi aktoris en dek naciaj [[kongreso]]j de [[Bulgara Esperanto-Asocio]], dek kvin [[UK]]-oj, kvar fervojistaj kaj tri junularaj kongresoj internaciaj, naŭ festivaloj de [[Esperanto-teatro]], kaj multaj aliaj aranĝoj lokaj kaj internaciaj. Ŝi prezidis Sofian Esperanto-Societon ([[1979]]-[[1981]]), la Virinan Komisionon de BEA ([[1975]]-[[1986]]), kaj membris en la [[Virina Komisiono de UEA]] ([[1978]]-[[1982]]). En [[1986]] aperis ŝia [[aŭtobiografio]] '''[[Teatro sen lingva bariero]]'''.