Monato (gazeto): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 105:
La unua redaktoro de Monato, kiun la eldonejo persvadis aĉeti modemon, estis [[Paul Gubbins]] kaj do unue politikaj artikoloj kaj tekstoj pri moderna vivo elektronike estis interŝanĝataj. Interreto en tiu tempo ankoraŭ tute ne estis konata ĉe la granda publiko. La eldonejo uzis la servojn de la usona firmao ''Compuserve'' por faciligi la sendadon. FEL havis retadreson ekde junio 1993 kaj eble estis la unua Esperanto-organizaĵo rete atingebla<ref name="mon01">{{Monatoref|numero=1993|paĝo=3|titolo=Enkonduko|ligilo=|aŭtoro=Paul Peeraerts }}</ref>. Tiu ĉi paŝo enkondukis novan eraon por ''Monato'' kiu forte influis la aktualecon de la artikoloj. Unue la redaktoroj ekhavis modemon, kaj poste estis serĉataj reviziantoj kun ''Compuserve''-adreso. La reto de komputile ligitaj reviziantoj ekaktivis en [[1994]]. Tio signifis ne nur rapidecon, sed ankaŭ universalecon. Nun estis facile havi reviziantojn en diversaj lingvoregionoj, kaj tiel eviti naciismojn. Komence kunlaboris italo ([[Dario Besseghini]]), belgo ([[Marc Demonty]]), brito ([[Edmund Grimley Evans]]), finno ([[Harri Laine]]), rusino ([[Halina Gorecka]]), kataluno ([[Alex Humet]]), ruso ([[Andrej Pechonkin)]], uzbeko ([[Andrej Kolganov]]) kaj hungarino ([[Katalin Kováts|Katalin Smidéliusz]]). La diverseco tamen igis necesa la funkcion de sekretario, kiu kunordigis la laboron de la diversaj reviziantoj. Tiun funkcion plenumis [[Izabel Cristina Oliveira Santiago]].
 
Ekde tiu periodo tekstoj de ''Monato'' estis konsulteblaj „en la reto“, kvankam la esprimo „en la reto“ tiam ankoraŭ ne egalis al „en Interreto“, sed „en iu [[bultenejo]]“. ''Monato'' tiam uzis du bultenejojn, tiun de ''Compuserve'' kaj propran. Jen parto el gazetara komuniko de la [[15a de januaro]] [[1994]]:
{{cquote|Nova esperantlingva bultenejo estis kreita de Flandra Esperanto-Ligo, la eldonanto de "Monato" kaj de la "Stafeto"-libroj. El la bultenejo estos shuteblaj principe nur dosieroj en Esperanto au pri Esperanto. Estas antauviditaj programoj por diversaj sistemoj, kiel MS-DOS, Atari, Windows, Mac, ktp. Nun jam estas haveblaj kelkaj programoj por Windows. Aliaj sekvos en la venontaj semajnoj. Krom programoj estos elshuteblaj ankau tekstoj el la eldonajhoj de Flandra Esperanto-Ligo. Nun jam estas haveblaj la noveloj kaj la recenzoj kiuj aperis en "Monato" en 1992, sed baldau kontribuoj el la rubrikoj Politiko, Arto, Scienco, Ekonomio kaj multaj aliaj estos elshuteblaj au simple rigardeblaj. Traserchi la dosierojn eblos lau multaj kriterioj. Ekzemple oni povas peti de la bultenejo alshuton de chiuj tekstoj verkitaj de difinita autoro au de chiuj recenzoj verkitaj de certa recenzanto. En la rubrikoj Politiko, Scienco, Ekonomio kaj multaj aliaj, estos eble voki tekstojn lau temoj. La bultenejo estas tiel nomata citadel-bultenejo. Chiuj bultenoj, mesaghoj, dosieroj, estas ordigitaj en ejoj lau la temoj. Dudeko da ejoj jam nun estas funkciantaj: Babilejo (divenu kio ghi estas!), Libroj (novajhoj en la esperantlingvaj libroservoj), Komputado (por homoj kiel vi), Internet (por personoj kiuj ne mem havas elektronikan adreson, sed shatus sendi au ricevi retposhton), Movado (kun programoj de la flandraj kaj nederlandaj Esperanto-grupoj, de Gresillon, k.a.), Windows kaj laste Mesaghejo kie oni povas sendi elektronikan poshton al aliaj uzantoj de la FEL-bultenejo.}}