Esperanto-kulturo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Vikiano (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 85:
== Kuirado kaj receptoj ==
Ĉar Esperanto-parolantoj venas el malsamaj landoj ĉirkaŭ la mondo, kaj familioj, kies infanoj [[denaskuloj|parolas Esperanton denaske]], kutime havas gepatrojn de du tre malsamaj landoj, tial ekzistas receptoj asimilantaj elementojn de malsamaj landoj. Tradiciaj manĝaĵoj estas miksataj aŭ manĝataj ankaŭ en tia maniero, kiel indiĝeno ordinare ne farus. ''[[Internacie kuiri]]'' de [[Maria Becker-Meisberger]], publikigita de [[FEL]] (Flandra Esperanta Ligo), [[Antverpeno]] 1989, ISBN 90-71205-34-7, estas ekzemplo de Esperantlingva kuirlibro. Alia estas ''[[Manĝoj el sanigaj plantoj]]'' de [[Zlata Nanić]], publikigita de [[BIO-XRNO]], [[Zagrebo]] 2002, ISBN 953-97664-5-1. Kelkaj Esperanto-periodaĵoj, kiel ekzemple ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'', kelkfoje inkludas receptojn. La revuo [[Esperanto (revuo)|Esperanto]] sub la redaktoreco de [[Attila Kaszás]] ekhavis rubrikon por receptoj.
== Zamenhofa Tago ==
|