Esperanto-kulturo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 62:
== Periodaĵoj ==
{{Ĉefartikolo|Esperanto-gazeto}}
[[Dosiero:Mon80-1.jpg|eta|La unua kovrilo de ''Monato''.]]
Pli ol cent [[Esperanto-gazeto|gazetoj kaj revuoj]] regule aperas en Esperanto, inkluzive la novaĵrevuon ''[[Monato (gazeto)|Monato]]'', la literaturan revuon ''[[Beletra Almanako]]'', la oficialan organon de [[TEJO]], nome ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'', la revuon ''[[Esperanto (gazeto)|Esperanto]]'', organo de [[Universala Esperanto-Asocio|UEA]], kaj la revuon ''[[Sennaciulo]]'', organo de [[Sennacieca Asocio Tutmonda]]. Dusemajna aktualaĵ-gazeto ''[[Eventoj]]'' estas ofertata ankaŭ en senpaga elektronika versio. Abonantoj povas ankaŭ perrete akiri multajn aliajn gravajn gazetojn, inkluzive ret-arkivojn de malnovaj numeroj. Estas periodaĵoj pri medicino kaj scienco, por junularo, religiaj magazinoj, edukaj kaj pedagogiaj revuoj, literaturaj kaj special-temaj eldonaĵoj<ref name="Ĝisdate pri Esperanto"/>. La gazeto [[Heroldo de Esperanto]] (EdE) estas ekzemplo de preskaŭ centjara eldonaĵo. Ĝi estas aĉetita de la brazila entrepreno [[Sociala Grupo Lexus]]<ref>[https://pt-br.facebook.com/lexussociala/ Fejsbuka paĝo] de la Grupo.</ref>, kiu respondecas pri ĝia eldonado ekde la jaro 2017.