Cseh-metodo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e plibonigadeto, anstataŭigis: [[kategorio: → [[Kategorio: per AWB
fotoj
Linio 2:
{{sen fontoj|esperanto|decembro 2012}}
{{EdE|C}}
[[Dosiero:Lidia Zamenhof 1933.jpg|thumb|[[Lidia Zamenhof]] instruas laŭ Cseh-metodo en 1933]]
[[Dosiero:Tiberio_Morariu.jpg|thumb|[[Tiberio Morariu]] dum kurso, ĉ. 1930]]
La '''Cseh-metodo''' (aŭ ankaŭ '''Ĉe-metodo''') dankas sian ekziston al la fakto, ke [[Andreo Cseh]] estis devigata gvidi Esperanto-kurson antaŭ diversnacia publiko, konsistanta plejgrandparte el laboristoj. Estis en [[1920]] en la transilvania urbo [[Sibiu]] ([[Hermannstadt]], [[Nagyszeben]]). [[Lernolibro]]j ne estis haveblaj; mendi el eksterlando estis neeble, ĉar la limoj estis ankoraŭ fermitaj. [[Pastro]] Cseh decidis tiam ne doni kurson en la ordinara senco de la vorto, sed simplan konversacion. Nigra tabulo kaj kreto helpis la instruiston, papero kaj [[krajono]] la [[lernanto]]jn. Kun granda entuziasmo okazis la provo. Komence li parolis pri aferoj plej proksimaj kaj uzante nur la plej simplajn gramatikajn elementojn. Poste li transiris iom post iom al temoj pli malproksimaj kaj al gramatikaĵoj pli malfacilaj. Post 20 lecionoj de 2 horoj oni jam povis interparoli en Esperanto. Tiel la Cseh-metodo naskiĝis. La bona rezulto instigis al organizo de similaj kursoj en la tuta Rumanujo, kaj poste sekvis invitoj el pluraj landoj.