Esperantistaj blinduloj: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 13:
Dum la dua kongreso en [[Helsinko]] deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda "[[Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj Esperantistoj]]" ([[SOĈNE]]) fondos la oficejon: [[Internacia Blindulafera Informejo kaj Statistikejo]] ([[IBIS]]). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas [[Vuk Echtner]] en Prago.
 
Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en [[Vieno]], kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: [[Universala Asocio de Blindaj Esperantistoj]]. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prezidanto ''Josef Kreitz'', Germanio, dua prezidanto ''Paul Remy'', Francio, unua sekretario ''Victor Hendriĉ'', vidanto, Belgio, dua sekretario ''Anni Friman'', Finnlando, kasisto ''W.[[William P.Percy Merrick'']], Anglio, red.redaktoro [[Harald Thilander]], Svedio, konsilanto profesoro [[Stanislav Stejskal]]. Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto [[Ligilo por Vidantoj]], kiu per apartaj monsubtenoj aperos de tempo al tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.
 
Unu post la alia fondiĝis blindulaj Esperantistaj grupoj en [[Ĉeĥoslovakio]], [[Finnlando]], [[Hungario]], [[Germanio]], [[Francio]], [[Danio]] kaj pliaj landoj. La ĉeĥoslovaka SOĈNE regule aperigis la gazeton [[Aŭroro (gazeto)|Aŭroro]], la Esperantista Blindula Ligo de [[Germanio]] [[EBLOGO]] ekeldonis la gazeton [[La Blinda Esperantisto]], la hungara [[BELHORO]] (Blindaj Esperantistoj Loĝantaj en Hungara Reĝlando) ankaŭ eldonis iafoje siajn sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estis brajlepresitaj. En [[Italio]] aparte aktiva estis d-ro [[Raffaele Tancredi]].