Islama invado de Iberio: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Polurado |
polurado |
||
Linio 8:
Kvankam la procezo totala daŭris tiun tempon, la [[kronologio]] ne povas esti preciza ĉar kaj la fontoj kaj la historiistoj ne interkonsentas. Krom la jaroj por la konkero, indas sumi la antaŭajn jarojn kiam islamanoj kaj arabaj kaj berberaj aranĝis ĝin, per studado de la tereno, kaj per preparado ŝajne de futuraj aliancoj. Memorindas ankaŭ ke plej parto de la islamanaro alveninta al Iberio ne estis etne araboj, sed berberoj.
Revizio de la historio de la unuaj arabaj konkeroj vidigas ke nur la konkero de la aktuala [[Magrebo]] kostis plie (tridek jarojn), ĉar en aliaj lokoj la agado de la
La iberia procezo estis longa ĉar la konkero de la regno visigota, kiu postulis nombrajn kampanjojn, konstantajn militajn plifortigojn kaj pactraktatojn kun rezistaj lokanoj, devis superi diversajn problemojn: nome malabundo de la islamaj fortoj invadantaj, konstantaj luktoj kaj insurekcioj de iliaj aliancanoj inter [[visigotoj]], tro montara teritorio kaj forta bazo de socia setligo de la antaŭa regno visigota. Tamen la granda politika centrigo de la regno, la sensekureco kaŭzita de bandoj de fuĝintaj sklavoj, la malriĉigo de la reĝa ekonomio (ĉefe dum la regado de [[Vitizo]]) kaj la perdo de povo de la reĝo antaŭ la nobelularo, estis elementoj kiuj faciligis la agadon de la konkeristoj.
Linio 26:
[[Dosiero:Españamusulmana.svg|eta|300px|maldekstra|Mapo de la divido de la regno visigota: malhelverde maldekstre la partianoj de Roderiko, helverde dekstre la vitizanoj.]]
La [[araboj]] havis konkerplanojn por [[Hispanio]] ekde tempo, post la komenca konkero de la aktuala [[Maroko]] fare de Ukba ibn Nafi fine de la 670-aj jaroj. Fakte oni scias ke jam en 687, sub la regado de Ervigio, la araboj realigis sian unuan
Post la unuaj arabaj sukcesoj, berbera insurekcio kontraŭ la konkerintoj forpelis ilin denove al [[Libio]], kaj la berberoj ekkaptis eĉ la novan araban ĉefurbon de [[Ifrikio]], [[Kajruano]]. La araboj rekonkeris denove tiun terojn, kaj eĉ la [[haveno]]jn kun enmurigitaj urboj kiuj estis restintaj bizancaj; kiaj [[Kartago]], kiun detruis ili, spite la helpon de bizanca ŝiparo, fine de 697. Kaj ankoraŭ bezonis aliajn ok jarojn por konkeri la reston de Nordafriko, kio finis en 705 per la konkero de [[Tanĝero]]. Ĉio devigis prokrasti la planojn de konkero de Hispanio, ĝis finigi la menciitan insurekcion.
Linio 69:
[[Dosiero:Alcazaba de Merida Spain.jpg|eta|maldekstra|350px|Restoj de la araba [[alkazabo]] de Merido.]]
Sekvinte, Tarik alvenis, pasinte tra Amaya, al Astorgo, ĉefurbo de la visigota provinco Asturiensis aŭ Autrigonia, kie denove unuiĝis kun Muzo, kaj alvenis kune ĝis [[Lugo]], ĉefurbo de la provinco de ''Gallaecia'' aŭ ''Galecia'' (Galegio), urbo forte enmurigita kiu estis submetata. En tiu zono ricevis traktatojn de submeto de diversaj urboj de ambaŭ visigotaj provincoj, inter kiuj menciindas [[Ĥiĥono]] (urbo fondita de romianoj), en la marbordo de [[Asturio]]. Pro la konkero de Lugo, la araboj estis kaptintaj ne nur la toledan ĉefurbon de la regno visigota, sed ankaŭ de la administraj ĉeflokoj pli ol la duonon de la visigotaj provincoj, escepte la urbojn [[Taragono]] kaj [[Narbono]], krom la ankoraŭ sieĝitan Meridon. Antaŭ
Tamen multaj regionoj kaj urboj ankoraŭ ne agnoskis lian hegemonion, kaj estis sub la kontrolo de nobeloj aŭ de aliaj lokaj aŭtoritatoj kiuj estris reziston. Inter ili elstaris Merido, la dua urbo tiam de la lando laŭ populacio kaj riĉo. Merido multajn monatojn rezistis (preskaŭ unu jaro), dum ĝi ricevis liverojn tra la rivera haveno protektita de forta [[murego]], restaŭrita de la visigotoj kaj kiuj kaŭzis admiron de la arabaj invadantoj. Abd-el-Aziz, filo de Muzo finfine ankoraŭ sub la estrado de sia patro, finis la sieĝon de tiu urbo, kiu kapitulacis la 30-an de junio de 712. La kapitulaca interkonsento (nome de araboj ''sulh'') respektis la vivon kaj havaĵojn de la meridanoj, al kiuj oni permesis plucelebri siajn kultojn, dum la araboj alpropriĝis de la havaĵoj de ĉiuj preĝejoj (kiuj utilis por la [[hospitalo]]j, lernejoj kaj vidvinoj, kaj kompreneble al la propra klerularo) kaj de la fuĝintoj.
Post la sangaj okazintaĵoj de Zaragozo, jam menciitaj, terurigitaj de tiu ekzemplo, kaj senmoraligitaj pro manko de centra povo, la majoritato de la urboj kaj regionoj kapitulacis al la araboj (''sulh''), kiel okazis ĝenerale en la sekvaj jaroj de la konkero. Tiuj traktatoj estis tre diversaj, depende de la cirkonstancoj, ĉar kelkaj inkludis pluhavon de la loka regado, la konservadon de kelkaj havaĵoj kaj ioman gradon de
Sed la urboj rezistantaj estis detruitaj kaj bruligitaj, ties preĝejoj
Muzo estis ĉirkaŭ
== Plifirmiĝo de la konkero ==
Linio 84:
Muzo lasis regantan la armeon de Iberio sian filon Abd-el-Aziz, kiu restis en [[Sevilo]], tiele unua ĉefurbo de [[Al-Andalus]], kiel ''ŭalio''. Kun li restis la granda parto de la militakiro. Kvankam parto estis dediĉata al elspezoj de administrado kaj milito, plej parto estis disdonota inter la militistoj por ties licenco fine de la kampanjo, kaj kvinono ''ĥums'' por la ĥalifo. Tiu disdonado pro longdaŭro de la konkero, ankoraŭ daŭris kelkajn jarojn.
Dume la reĝo visigota Agilo la 2-a, post
Abd-el-Aziz, cele akiri ekonomiajn resursojn por la kampanjoj, starigis sistemon de
En kelkaj partoj kaj almenaŭ dekomence li subskribis interkonsentojn kun visigotaj nobeloj, kiuj poste nuliĝis kaj tiele oni faciligis la konkeron. Ekzemple, la 5-an de aprilo de 713, subskribis interkonsenton kun la grafo Teodomiro, guberniestro de Orihuela kaj de etenda ĉirkaŭo, interkonsento de la tipo nomata ''‘ahd'', kiu ne nuligis la posedrajton (kia la jam citita ''sulh''), sed kiu permesis ian aŭtonomion. Tiu Teodomiro estis nobelo fame klera kaj prestiĝa militiste, kiu estis rezistinta klopodon de bizanca invado (eble de la ŝiapro kiu fuĝis el Kartago post ties konkero fare de la araboj) en la marbordo de Kartaĥena en tempo de la reĝo Egiko, antaŭa al Vitizo. Tiele sep urboj, el kiuj nune rekoneblas laŭnome [[Orihuela]], [[Alikanto]], [[Elĉo]], [[Mula]], [[Hellín]] kaj [[Lorko]], pluhavis siajn proprajn senjorojn kaj registarojn, kaj ne estus ĝenataj por la praktiko de propra religio nek estus detruitaj ties preĝejoj. Ŝanĝe tiuj teritorioj submetiĝis al la hegemonio de la [[Kalifo]], ĵurante fidelecon al la ŭalio, ne apogi ribelulojn kontraŭ la islama okupado, kaj pagi ĉiujaran imposton por persono neislama (''gizya'' jam citita). Tio estis parte el produkto ([[tritiko]], [[hordeo]], [[mosto]], [[vinagro]], [[mielo]] kaj [[oleo]]) kaj parte mone nome unu ''dinaro'' (ormonero araba simila al «soldum» visigota) por persono libera, dum por [[sklavo]] oni pagis nur duone.
En Orihuela oni setligis islaman soldataron kaj oni sendis rotojn al diversaj urboj de la antikva provinco. Kartaĥena ne formis parton de tiu enklavo, kaj
El tiu sudorienta areo Abd-el-Aziz direktis sin laŭ la mediteranea marbordo por kontroli ĝin, submetante Valencion kaj Sagunton. Okcidente kaj startante ankaŭ el Sevilo, en la kampanjo de la jaro 714, la propra Abd-el-Aziz submetis [[Onubo]]n, kaj la nunajn portugalajn urbojn nome [[Faro]], [[Bejo]], [[Evora]], [[Santarem]] kaj [[Lisbono]]; kaj akiris interkonsenton ''‘ahd'' en ampleksa zono norde de [[Coimbra]]. Tiele oni plifirmigis ankaŭ la hegemonion en Galegio. Samjare mortis la visigotareĝo Agilo la 2-a, kiu estis sukcedita de Ardo; sed laŭ kelkaj historiistoj
Abd-el-Aziz instalis la sidejon de la araba registaro en Sevilo (post ties dua konkero). Tio rompis la tradician kutimon araban, kiel okazis ĉe Persio, Egiptio aŭ Nordafriko, malnobligi la antaŭajn ĉefurbojn kaj regi el nova centro. Tamen pro malabunda nombro de invadantoj estis malfacile konstrui novan ĉefurbon, kaj tiele kiel alternativo al Toledo oni elektis Sevilon, kiu estis estinta ĉefurbo de diversaj provincoj visigotaj, kaj kiu eĉ estis ĉefurbo de la regno iam pasinte. Tio kongruis plie kun la interkonsentisma politiko de Abd el-Aziz. Sed estis ankaŭ strategiaj tialoj, propraj de tempo de konkero: Sevilo estis [[havenurbo]] proksima al la maro kaj al la markolo tra kiu la araboj povis ricevi kromfortojn el Nordafriko plej rapide.
Per tiuj interkonsentoj kaj la
[[Dosiero:Umayyad Mosque-Dome of the Treasury211099.jpg|eta|maldekstra|300px|La Islama invado de Iberio estis demalproksime kontrolita el [[Damasko]], kie jam ekzistis tiam tiu moskeo kie oni konstruis tiun Kupolon de la Trezoro en 789, tre poste sed en la sama jarcento]]
Linio 103:
Rimarkindas, ke en la tuta etendo de la arabaj konkeroj, el [[Panĝabo]] al la Pireneoj, nur en Hispanio troviĝis tia situacio de ribelo ĉu certa ĉu supozata de araba guberniestro kontraŭ la Kalifo. Eble gravis la influo de visigotoj, krom la fortaj rilatoj kun la antikva aristokratio visigota. Ankaŭ helpis certe la geografia separo. Fakte nur post kelkaj jaroj Hispanio estis la unua regiono de la «araba imperio» kiu rompis totale el la aŭtoritateco de la kalifoj kaj oni formis [[Emirlando de Kordovo|sendependan emirlandon]].
Post tio, Ayyub restis kiel provizora guberniestro dum ses monatoj, ĝis la alveno de nova guberniestro nomumita de la ''Ŭalio'' de Ifriquiyya, plej aĝa farto de la murdito. Dum tiuj ses monatoj, ne okazis kampanjo. La nova guberniestro estis Al-Hurr (716–19), kiu alvenis al la duoninsulo kun plifortiga araba armeo. Al-Hurr konsciis, ke la araba hegemonio estis klare malforta, ĉar la araboj kaj ties berberaj monsoldatoj formis malgrandan proporcion de la hispana populacio, kaj ke la pacigo de la teritorio estis ankoraŭ surfaca. Fakte la reĝo visigota Ardo pluhavis sian povon en la duoinsula nordoriento. Pro tio, antaŭ ol rekomenci la procezon de konkero de la mankantaj teritorioj duoninsulaj, li ekĝeneraligis la instaladon de militistaj setlejoj en la jam okupitaj urboj, escepte ĉe la submetitaj per de interkonsento.
Al-Hurr, por disiĝi el la antaŭa politiko kaj esti pli centra en la duoninsulo, movis la sidejon al Kordovo en la jaro 716, kaj starigis novan imposton por neislamanoj, jam uzata en aliaj landoj okupitaj de araboj nome ''harag'', kiu konsistis je teritoria pago, nome procentaĵo de la produkto el la tero. Tio sumiĝis al redono de pacigitaj teroj al fidelaj visigotaj nobeloj, foje iamaj opoziciantoj, kiaj Olmundo kaj Ardabasto, ŝajne filoj de Vitizo, Olmundo en la zono inter Sevilo kaj Merido, kaj Ardabasto inter la nordo de Kordovo kaj [[Ĥaeno]]. Tio permesis sekurigi ties helpon kaj kunlaboradon en la kontrolo kaj la pacigo de la visigota regno, ses ankaŭ akirigis enspezojn por la ŝtata trezoro pere de la ''harag''. Tio helpis novajn kampanjojn kaj la administradon de la konkeristoj, krom la akiro de
Dume la reĝo visigota Ardo aŭ Ardono estis sukcedinta post Agilo la 2-a en la regado de Septimanio kaj la aktuala Katalunio, kie regis sep jarojn, el 714 al 720. Probable li ricevis helpon de frankaj nobeloj de suda Gaxulio, foje familie ligitaj al gotaj aŭ gaŭl-romianj nobeloj de Septimanio, aŭ timantaj de la novaj invadantoj, kaj de frankaj kaj saksaj monsoldatoj. Sed la nova araba guberniestro, nome al-Hurr,
Al-Hurr realigis kampanjon ankaŭ norde, post eniro de vaskonoj al la zono de Tudelo, por havi la ariergardon sekura en sia milito kontraŭ la reĝo visigota Ardono. Ĉirkaŭ la jaro 717 la araboj akiris kapitulacan interkonsenton kun Pamplono, urbo kiu
== Fino de la procezo ==
La kalifo Umar la 2-a, en 718, unu jaron post la komenco de lia regado, studis la eblon abandoni la konkerojn en Hispanio. Eble ĉar tiuj konkeroj havigis malabundajn enspezojn, ĉar estis multaj elspezoj por pluteni tiun nombran armeon; eble pro malproksimeco de la operacoj, kun malfacilaj komunikoj; kaj pro malforteco de la konkero. Estis gravaj la unuaj kontraŭstaroj en Iberio inter berberoj de Nordafriko, ĵus islamigitaj, kaj la araboj. Tiuj lastaj konsideris la unuajn kiel duarangaj islamanoj, kaj siavice tiuj estis ricevantaj malgrandajn partojn de la militakiroj. La ĉirkaŭ 35.000 soldatoj berberaj ne sentis sin sufiĉe bone pagataj, kaj inter 716 kaj 718 estis du novaj migradoj de berberoj al Iberio, kio pligravigis la streĉitecon inter la du grupoj de invadantoj. Fine tamen [[Umar la 2-a]] decidis restigi la arabojn en Hispanio kaj nomumi novan guberniestron, al-Samh ben Malik (718–721).
Tiu dekomence faris specon de [[censo]] aŭ registro de impostaj enspezoj, por plibonigo de la fiska sistemo. Poste faris distribuadon de militakiro, ankoraŭ nedividita. Tio celis politikan kaj psikologian efikojn, ĉar montris ke la decido de Umar resti en Iberio estas definitiva. Per tiu distribuo oni atribuis posedojn kaj havaĵojn al la publika trezoro, kaj al la konkeristoj, por trankviligi siajn kontraŭstarojn. Sed eĉ tiel oni notis la diferencan traktadon al la berberoj, kiuj devis
Post tio pluis la milito kaj oni alvenis ĝis Septimanio printempe de 719. En la jaro 720, [[Perpinjano]] kaj [[Narbono]] estis konkeritaj, kaj oni setligis definitivan soldataron en tiu lasta urbo. Tiujare mortiĝis la lasta reĝo visigota, Ardo aŭ Ardono. Al-Samh pluigis siajn konkerojn en suda [[Gaŭlio]], kontraŭ la malmultaj urboj ankoraŭ liberaj, atakante eĉ urbojn de aliaj regnoj kiuj estis apogintaj la visigotojn, kiaj [[Tuluzo]] en 721. Tie li estis malvenkita kaj mortigita fare de la duko Eŭdo (aŭ Eŭdes), de [[Akvitanio]], kiu iris helpi tiun lokon.
Linio 121:
La araba armeo elektis tie kiel guberniestro Al-Gafiqi (721–722), kiu kondukis la restojn de la armeo ĝis Narbono, evitante la atakojn faritajn el la fortikaĵo de [[Karkasuno]], ankoraŭ nekonkerita. La "ŭalio" de Ifriqiya, Bishr Ubn Safwan, ratifis ĝin provizore, sed tiu okupis sian postenon nur dum unu jaro, kian li reorganizis la armeon kaj plifirmigis la administradon de tiom enorma teritorio. Al-Gafiqi, tamen, estis renomumita guberniestro post kelkaj jaroj, en el 730.
En 722 la "ŭalio" de Ifriqiya nomumis fine novan guberniestron, Anbasa ibn Suhaym al-Kalbi, kiu ne pluigis la militajn agadojn antaŭ ol plifortiĝi interne. Dum tri jaroj oni realigis nur malgrandajn militenirojn sub estrado de militaj subuloj. Kiel antaŭe, la komenca celo estis enspezi. La damaska kaliflando postulis, ke tiuj kampanjoj estu farataj per propra financado kaj ke ĉiukaze oni sendu enspezojn al la kalifa trezoro kaj ne inverse. Por tio, Anbasa plialtigis draste la [[imposto]]jn de la populacio neislamana (la kronikoj asertas pri duobligo). Li ankaŭ plifortigis sian povon kaj kontrolon pli rektan super la zonoj kiuj estis establintaj interkonsentojn kun Abd-el Aziz: kelkaj perdis siajn
Per tio ĉio, en la jaro 724 organizis fortan armeon. Ankoraŭ restis nekonkeritaj kelkaj urboj de la regno visigota, nune estrataj de la loka aristokrataro. Ĉiuj falis dum tiu kampanjo: Karkasuno, en 724, [[Nimes]], plej malproksima punkto de la visigota hegemonio en Gaŭlio, en 725. Per tio
Sed jam antaŭ (en nekonata dato inter 718 kaj 722, sed plej probable tiu lasta) estis eksplodinta insurekcio en [[Asturio]] kontraŭ la konkerintoj, estrata de la nobela visigoto Pelajo, kiu akiris venkon en la nomita [[batalo de Kovadongo]]. Plej probable okazis nur malgrandaj bataletoj tie tiam, kaj la konstanta konflikteco interna de [[Al-Andalus]] plifirmigis insurekcian movadon ĉe la marbordo de la [[Kantabra Maro]]. En 722, dum la regado de Anbasa, ili sukcesis fuĝigi la araban guberniestron de Asturio, kun sidejo en la marborda urbo de Ĥiĥono, kaj la araboj ne plu reregis en la areo, pli
== Historiografia polemiko ==
Tradicie la historio de la ''Islama invado de Iberio'' estas rakontata uzinte la fontojn de tre antikvaj kaj interesataj dokumentoj kaj el kristana kaj el islama vidpunktoj. Ekde la lasta kvarono de la [[20-a jarcento]] kelkaj historiistoj disvastigis diferencajn teoriojn pri tiu invado kaj sekva konkero. Ĝenerale la koincido inter tiuj teoriistoj, kiaj Thomas F. Glick, «Cristianos y musulmanes en la España Medieval» (1991), Ignacio Olagüe, «La revolución islámica en Occidente» (1974) aŭ Emilio González Ferrín, de la Universitato de Sevilo, «Historia general de Al-Andalus» (2007), estas indiko ke la konkero estas pli mita ol reala, kaj ke reale kio okazis estas vera islamigo kaj arabigo, sed ne tiom pro demografia invado aŭ pro milita konkero, sed pro disvastigo de la prestiĝo de la orientaj ŝtato kaj kulturo. La tradiciaj historiistoj malakceptas tiajn teoriojn kaj defendas la certecon de realaj demografia invado kaj samtema milita konkero pli
== Referencoj ==
|