Mito: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 45 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q1213296)
Linio 3:
La historio de la universo klarigeblas per la modernaj [[astronomio]] kaj [[astrofiziko]], dum [[arkeologio]] kaj [[historiscienco]] provas klarigi la [[historio]]n de [[homo|homaj]] [[socio]]j. En la fora pasinteco, kiam sciencoj ankoraŭ ne ekzistis, la komencojn de la mondo kaj de [[socio]] oni klarigis per mitoj.
 
La [[vorto]] '''mito''' estas ofte erare komprenita kun [[signifo]] '''fikcio''', io, kioke neniam okazis. Mito estas vera [[metodo]] por pripensi la pasinton. Konata historiisto de [[religio]]j foje deklaris: "Mitoj sciigas nur tion, kio vere okazis." Ĉi tio ne signifas ke mitoj ĝuste klarigas tion, kio fakte okazis. Ĝi faras nur sugeston, tamen malantaŭ la klarigo estas tio, kion oni ne povas nek vidi nek ekzameni.
 
En antikva tempo niaj foraj prauloj, por klarigi por ili nekompreneblajn kaj misterajn eventojn, verkadis diversajn [[rakonto]]jn kaj [[epopeo]]jn, kiuj transdoniĝis de unu [[generacio]] al alia. Tiel aperis mitoj kaj [[legendo]]j. Mito estas [[tradicio|tradicia]] rakonto pri la dioj aŭ praavoj kaj iliaj agoj en la komenco de la tempoj, plejofte kun religia, [[dramo|drameca]] karaktero. Mitoj respegulis fantastajn [[imago]]jn de antikvaj homoj pri la aranĝo de la universo, [[naturo]] kaj homa historio.