Kogna misformo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Kognaj misformoj''' estas troigitaj aŭ neraciaj pensoŝablonoj, kiuj, laŭ [[kogna psikologio]], daŭrigas la efektojn de [[Psika malsano|psik-malsanajn]] statojn, precipe [[deprimo]]n kaj [[anksieco]]n. La psikiatro [[Aaron T. Beck]] kreis la fundamenton por la studado de tiaj misformoj, kaj lia studento [[David D. Burns]] kontinuis la enketadon pri la temo. Plej notinde, la libro de Burns el 1989, ''[[The Feeling Good Handbook]]'' (|"''La manlibroManlibro pri bonsentiĝo,"]]''")<ref name="burns">{{citaĵo el libro |familia nomo=Burns |persona nomo=David D. |titolo=The Feeling Good Handbook: Using the New Mood Therapy in Everyday Life |loko=New York |eldonejo=W. Morrow |jaro=1989 |isbn=0-688-01745-2 }}</ref> prezentis informon pri tiaj pensoŝablonoj, kune kun propono pri kiel elimini ilin.
 
Kognaj misformoj estas pensoj, opiniataj de kognaj terapiistoj kiel la kaŭzoj de nepravaj perceptoj pri la realo. Ili ofte diras, ke tiaj pensoŝablonoj plifortigas negativajn pensojn aŭ emociojn.<ref name="grohol">{{citaĵo el la reto|familia nomo=Grohol|persona nomo=John|dato=2009|titolo=15 Common Cognitive Distortions|url=http://wayback.archive.org/web/20090707124344/http://psychcentral.com/lib/2009/15-common-cognitive-distortions/|eldonejo=PsychCentral}}</ref> Kognaj misformoj tendencas perturbi la manierojn, kiel homo perceptas okazintaĵon. Ĉar la maniero, kiel homoj sentas sin, perturbas iliajn pensmanierojn, tiaj pensaj eraroj povas pliseverigi negativajn emociojn kaj konduki individuon kun kognaj misformoj al ĝenerale negativa vidpunkto pri la mondo kaj, konsekvence, deprima aŭ anksia psika stato.
 
== Historio ==
 
En 1972 la psikiatro, psikoanalizisto, kaj fakulo pri [[kogna terapio]] Aaron T. Beck eldonis la libron, ''Deprimo: Kaŭzoj kaj Kuracado''.<ref name="beck">{{citaĵo el libro |familia nomo=Beck |persona nomo=Aaron T. |titolo=Depression; Causes and Treatment |loko=Filadelfio |eldonejo=University of Pennsylvania Press |jaro=1972 |isbn=0-8122-7652-3 }}</ref> Li elreviĝis pri la kutima [[Sigmund Freud|freŭda]] kuracado de [[deprimo]], konkludinte, ke ne estas empiria evidenteco pri sukceso de freŭda [[psikoanalizo]] por kompreni aŭ kuraci deprimon. En sia libro, Beck amplekse kaj empirie studis deprimon kaj ties eventualaj kaŭzoj, simptomoj, kaj kuracoj. En la dua ĉapitro, ''Simptomologio de deprimo'', li priskribis iujn "kognajn manifestaĵojn" de deprimo, inkludante malaltan memtakson, negativajn atendojn, memkulpon kaj memkritikadon, nedecidemon, kaj misformitan korpan membildon.<ref name="beck" />
 
En 1980 Burns eldonis sian libron, ''Bonsentiĝo: la nova humorterapio'',<ref name="burns2">{{citaĵo el libro|familia nomo=Burns |persona nomo=David D. |titolo=Feeling Good: The New Mood Therapy |loko=New York |eldonejo=Morrow |jaro=1980 |isbn=0-688-03633-3 }}</ref> (kun antaŭparolo de Beck) kaj, naŭ jarojn poste, eldonis ''Manlibro pri bonsentiĝo'' en 1989. Tiuj libroj aldonis al la trovaĵojn de Beck, pliprofundiĝante en la difinon, evoluon, kaj kuracadon de kognaj misformoj, speciale en deprimo aŭ anksiecaj obstrukcoj.
 
==Referencoj==