Laborista Partio (Argentino): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 7:
 
==Konflikto==
La [[23-a de majo]] de [[1946]] Perón ordonis nuligi la tri partiojn kiuj estis apoginta lin, sen havi tiun rajton, por fandigi ilin en la nove [[Partido Justicialista|Peronista Partio]].<ref name=elsocialista/> [[Cipriano Reyes]], prezidento de la bonaera sekcio, malakceptis la decidon de Perón, pro kio li estis persekutita kaj enprizonita en 1948 (ĝis 1955), kaj ankaŭ torturita; akuzita pri komploto por murdi Perón kaj lian edzinon [[Eva Perón|Evita]]. Antaŭ tio li estis suferinta atencon en kiu mortiĝis lia ŝoforo.<ref>[http://www.pagina12.com.ar/2001/01-08/01-08-02/pag16.htm Paĝo 12], [[2a de aŭgusto]] de 2001. ''A los 96 años, murió Cipriano Reyes'', de Luis Bruschtein.</ref>
 
Post la [[Liberiga Revolucio (Argentino)|Liberiga Revolucio]] kiu elpostenigis Perón en [[1955]], la Laborista Partio estis refondita de Cipriano Reyes, kaj starigis politikon de kritiko kontraŭ la militista puĉo, la malpermeso de la peronismo kaj la nuligo de la [[Argentina Konstitucio de 1949|Konstitucio de 1949]].