Karl May: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 23:
 
La 22-an de marto 1912, ok tagojn antaŭ sia morto, Karl May prelegis, aplaŭdite de pli ol 2000 geaŭskultantoj en [[Vieno|Viena]] salonego, defendante siajn vivon kaj verkaron kaj samtempe propagandante la pacifismajn ideojn de [[Bertha von Suttner]], nobelpremiitino. Ŝi skribis en nekrologo pri Karl May: "Kiu aŭskultis tiun belan maljunulon tiun 22-an de marto dum plenaj du horoj, kiu entuziasme parolis en la plej altaj regionoj de la imagoj, tiu devis havi la konvinkon, ke en lia animo flamegas la fajro de boneco".
<!-- Ĉu tie ĉi iam estis bildo de poŝtmarko?
 
(Teksto de speciala poŝtmarko okaze de la 75-a datreveno de la morto de Karl May fare de profesoro doktoro Claus Roxin, universitato de [[Munkeno]], prezidanto de la Karl-May-Societo (Karl-May-Gesellschaft). Eldontago: 12-a de februaro 1987.)
 
Motivo de la poŝtmarko: "Winnetou – unu el la plej spektaklaj figuroj de la granda verkisto, formita laŭ la libro-kovrilo "WINNETOU I", Karl May, kolektitaj verkoj, volumo 7-a, kun afabla permeso de Karl-May-Eldonejo, Bamberg.
-->
 
En 1999 aperis la rakonto "Liberigo – Eine Befreiung" tradukita de Cornelia Rau (originalo kaj Esperanto-traduko en unu volumo) kaj eldonita de Karl-May-Verlag, Bamberg-Radebeul. En la jaro 2007 la rakonto "Merhameh" aperis en la planlingvo [[Ido (lingvo)|Ido]], en unu volumo kun la germana teksto.