Karl May: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 13:
'''Karl MAY''' {{prononco|karl '''maj'''}} (naskiĝis la [[25-a de februaro|25-an de februaro]] [[1842]], mortis la [[30-a de marto|30-an de marto]] [[1912]]) estis [[Germanio|germana]] [[verkisto]].
La 30-an de marto 1912 en [[Radebeul]] apud [[Dresdeno]] mortis Karl May en la "[[Vilao Shatterhand]]", ekde unu jarcento unu el la plej multe legataj germanaj verkistoj. Multaj figuroj de lia fantazio – '[[Winnetou]], [[Old Shatterhand]], [[Kara ben Nemsi]]'' kaj
Lia ampleksa verkaro rezultis el eksterordinare malfavora kaj eventoplena vivo. Karl May naskiĝis la [[25-an de februaro]] [[1842]] kiel kvina el dek kvar infanoj de [[ercmontaro|ercmontara]] teksisto en la [[Saksio|saksa]] urbo Ernstthal (poste [[Hohenstein-Ernstthal]]), en ekstrema povreco. Li fariĝis instruisto en popollernejo, perdis kiel deknaŭjarulo jam kelkajn semajnojn poste pro negrava mispaŝo sian postenon. Pro mizero kaj obstineco li per malgrandaj friponaĵoj klopodis kontentigi siajn eksterordinaran fantazion kaj humiligitan prestiĝavidon. Sekve de tiuj misagadoj li estis devigita trasuferi malliberecon dum ok jaroj.
Post sia liberiĝo ([[1874]]) li interesiĝis pri verkistaj aktivecoj. Komence li skribis antaŭ ĉio hejmecajn novelojn kaj anonimajn primitiv-romanaĉojn. La decida sukceso komenciĝis per liaj "
Post la komenco de la [[20-a jarcento]] Karl May venis en la fokuson de multnombraj procesoj kaj gazetaraj kvereladoj. La malkovro de liaj krimaj junulpekoj, la nerajtigitaj publikaĵoj pri liaj primitivaj romanĉoj kaj atakoj kontraŭ la literatura kritiko metis lin en senfinajn batalojn pri honoro, aŭtoraj rajtoj kaj verkista agnosko kaj kaŭzis finfine iom-post-iom la elĉerpiĝon de lia sanstato. Dum tiu tempo tamen ekestis signifoplena, nun ne plu al la rakonto de aventuroj dediĉita malfrua verko, kiu en bildigitaj vizioj kaj utopioj evoluigas la transkonfesian kristanecon kaj pacajn ideojn de la aŭtoro ("Kaj paco sur tero"; "En la regno de la arĝenta leono"; "Ardistan kaj Ĝinistan").
|