Resono: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q468809)
Linio 4:
 
== Ĝenerale ==
[[Sono]] elsendita de fonto estas reflektata de diferencaj facoj depende de ties surfacaj ecoj. Glataj, sone malmolaj facoj reĵetas la sonon simile al tio, kiel [[spegulo]] reflektas la [[lumo]]n. Je tio la enirangulo samas la elirangulon (reflektangulo). Je krudaj strukturoj la reĵetado okazas multdirekten. Ju pli kruda estas materialo, des pli difuze ĝi reĵetas la sonon. Ĉi tiu reflektogrado dependas de la frekvenco kaj de la ecoj de la materialo. Malmola materialo preskaŭ ne absorbas la sonondojn, mola tamen pli forte. En grandaj spacoj sen absorbaj facoj kiel preĝejoj, naĝhaloj aŭ grandaj kavoj resono estas bone observebla, se oni ne antaŭzorgis per absorbiloj.
 
Resono ekestas kiel sekvo de ripetaj sonreflektoj, kiuj malfortiĝas dumpase de la tempo. La malfortiĝo unue ekestas pro tio, ke parto de la energio dum reflekto ŝanĝiĝas en varmon (ĉar neniu materialo estas ideale malmola rilate la sonon) kaj aliflanke pro tio, ke la disvastiĝo de la sono en la aero estas perdiĝema (ĉar la oscilado de la aereroj generas frotadon). La tempo, dum kiu la sonprema nivelo malpliiĝas post subita mutiĝo de la sonfonto je 60&nbsp;dB, nomiĝas resonotempo T<SUB>60</SUB>. Malpliiĝo je 60&nbsp;dB korespondas al malpliiĝo de la sonintenseco je milionono de la elirvaloro. La resontempo kaj ĝia dependeco de la frekvenco donas gravajn informojn pri la aŭdigebleco de spaco kaj ties taŭgeco por lingvaj kaj muzikaj prezentadoj.