Tito Livio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 57 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q2039)
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Tito Livio''' (Titus Livius) estis romia historiisto. Laŭ tradicio li vivis de 59 a.K. al 17 p.K.
 
Li naskiĝis en [[Padovo]] kaj pasis la plejparton de sia vivo en [[Romo]], ŝajne sen iam havi publikan postenon. Li famas pro sia historio de Romo, '''''[[Ab Urbe Condita]]''''' (''Ekde la fondaĵo de Urbo''), kiun li verkis en 142 libroj. Restas tridek kvin libroj (el kiuj pluraj estas nekompletaj) traktantaj la periodon ekde la urba fondaĵo al 292 a.K. kaj ekde 219 a.K. al 168 a.K.. Krom malmultaj fragmentoj, la aliaj libroj tute perdiĝis. Tamen lia historio estas grava fonto por modernaj historiistoj.
 
Tito Livio ne pretendis fari originalajn esplorojn, sed bazis sian verkon sur antaŭaj historioj kaj kronikoj. Rilate la fruan historion de Romo, li ne klopodis distingi fakton de legendo. Li verkis en relative simpla latina stilo. Kiel aliaj antikvaj historiistoj, li inkluzivis fikciajn paroladojn.