Ŝelha lingvo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 17:
}}
La '''ŝelha lingvo'''<ref>Esperantlingva nomigo nur provizora, ĉar ankoraŭ ne ekzistas eksteraj referencoj, sed elektata laŭeble proksima al la propra nomo de la lingvo, minus afikso ''ta-'' kaj sufisko ''-(i)t'' (komparu la nomojn de aliaj [[berberaj lingvoj]]), kaj de la etno, minus afikso ''a-'' kaj sufikso ''-i'' singulare respektive minus afikso ''i-'' kaj sufikso ''-ij(e)n'' plurale, - kaj fine kompreneble la esperantlingve necesa adjektiva finaĵo -a; la meza vokalo "e" estas malforta, kaj en transskriboj foje ne notiĝas, sed sen tiu meza vokalo esperanta nomo "ŝlha" tute ne prononceblus.</ref> - memnomata ⵜⴰⵛⵍⵃⵉⵜ, latinliterigate ''taŝelhit'', prononco laŭ dialekto ''tašǝlḥit ~ tašǝlḥᵃit ~ tašǝlḥiyt'', [[france]] ''Chleuh'' aŭ ''Souss-Tamazight'' - estas la lingvo de la [[ŝelhoj]] - propra nomo singulare ⴰⵛⵍⵃⵉ, latinliterigite ''aŝelḥi''<ref>La litero "ḥ" signas sonon inter "h" kaj "ĥ", kiu en la [[kabila lingvo]] korespondas al la [[IFA]]-signo ''ħ'​', sed krome uzatas inter alie por latinliterigo de la signo ح de la [[araba alfabeto]]</ref> aŭ ''aŝlḥi'', plurale ⵉⵛⵍⵃⵉⵢⵏ, ''iŝelḥijen'' aŭ ''iŝlḥijn'', france ''chleuhs'' - kiuj apartenas al la [[berberoj|berbera etnaro]]. La ŝelĥoj tradicie loĝas en la centraj montaroj en [[Maroko]], en la Supera [[Atlaso]] kaj [[Anti-Atlaso]], kaj en la baseno ''Sus'' en la sudo de la lando (iuj etnanoj elmigris al la grandaj marbordaj urboj de Maroko, kaj al la Eŭropa Unio, precipe Francio, Belgio, Nederlando kaj Germanio). Laŭ la censo de 2004 en Maroko la lingvo tiam havis proksimume 4 milionojn da parolantoj.<ref>[http://www.ethnologue.com/language/shi Lewis, M. Paul kaj aliaj: libro ''Ethnologue: Languages of the World, Eighteenth edition'' (2015)], publikigita en [[Dalaso]], [[Teksaso]], [[Usono]], ankaŭ havebla en la retejo ''ethnologue.com''</ref> Laŭ klasifiko, la ŝelha apartenas la la [[Afrikazia lingvaro|afrikazia]] kaj en ĝi al la [[berbera lingvaro]].
 
==Vidu ankaŭ==
* [[Masmuda]]
 
== Referencoj ==