Ambroise Paré: Malsamoj inter versioj

2 bitokojn forigis ,  antaŭ 3 jaroj
 
== Biografio ==
Komence li ne estis kuracisto, do li ekis sian karieron kiel lernanta barbira kirurgiokirurgo. En 1533, li fariĝis lernanto en la Hotelo-Dieu<ref>La hoteloj de Dio estis antikvaj hospitaloj kies celo estas akcepti almozulojn kaj ĝenerale ĝi estis administrita de la eklezio.</ref>, kaj post studi anatomion kaj kirurgion, en 1537, li komencis labori. Tiuepoke, oni kredis ke la kuglaj vundoj faritaj de fajrarmiloj estis venenaj tiamaniere ke ili devas traktiĝi per bolanta oleo. Iam, la oleoprovizo finiĝis kaj Paré ĝin anstataŭis je miksaĵo da [[Kokina ovo|ovoflavo]], rozoleo kaj [[terebintino]].
 
Tiam, li malkovris ke la nova miksaĵo favoris cikatriĝon pli efike ol la bolanta oleo. Paré estis la unua kreinto de artefaritaj membroj kaj okuloj, tiel kiel la antaŭulo de la unua [[denta enplantaĵo]]. Li elpensis novajn kirurgiajn instrumentojn, priskribis la operacion de la leporlipoj, kaj estis la unua konstati ke la sifiliso estis la kaŭzo de la aneŭrismo de la aorto<ref>[https://en.wikipedia.org/wiki/Aortic_aneurysm Aneŭrismo de la aorto]</ref>. Li estis pioniro pri la hemostazo de amputitaj membroj per la uzado de pinĉiloj kaj fadenoj por ligi la sangajn vazojn tiel kiel oni praktikas nuntempe.
 
Paré, elmontrante sian fortan religian spiriton, ĉiam diradis, rilate al sia pacientaro: Mi lin prizorgis, Dio lin kuracis<ref>"Je le pansay, Dieu le guarist."</ref>.
 
== Verkoj ==
{{Div col|cols = 3}}
Sennoma uzanto