74-a Hispana Kongreso de Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
Inaŭguris la kongreson la skabeno pri kulturo de la urbestraro, Mª Carmen Tormos, kiu kun la respondeculo de la LKK, Enric Baltasar, kaj la prezidanto de HEF, José Antonio del Barrio, bonvenigis la kongresanojn. Ankaŭ salutis vizitantoj devenantaj el landoj ekster Hispanio, kaj membroj reprezentantoj de grupoj kaj asocioj landaj. Aldone kelkajn librojn por lerni Esperanton kaj informiĝi oni donacis al la urba biblioteko. Por la interkona vespero vendrede, kongresanoj alportis manĝaĵojn kaj trinkaĵojn el siaj devenregionoj.
 
La [[2an de majo]] matene okazis piedira ekskurso laŭ belega monta promenejo (nome vojo Kalvario) al monto kiu regas la urbon kaj el kiu oni povas ĝui la panoramon super la urbo Kujero, la valo de la rivero [[Júcar]], la maron [[Mediteraneo]] kaj la marbordon ĝis la [[Kabo La Nao]] en la [[provinco Alikanto]]. Sur tiu monto oni vizitis la kastelon de Kujero kaj oni partoprenis en prelego pri suna taga [[astronomio]]. Alia ekskurso okazis la [[3an de majo]] al [[Valencio]].
 
Kelkaj programeroj estis la jenaj: prelego de [[Tonyo del Barrio]], prezidento de HEF pri [[Donkiĥoto]] kaj Esperanto, de Flama Floro pri Vietnamio kaj de Heroo pri Koreio, kaj de Javier Romero pri Nova monda kulturo kaj Esperanto. Aliaj temis pri kreado de kantoj kaj retkatalogo de Biblioteko Juan Régulo. Distra aspekto estis plenumita de bonetosa koncerto de muziko [[regeo]] fare de [[Jonny M]] post komuna [[paelo]] vespere la 2an de majo. Dimanĉe matene okazis la asembleo de [[HEF]].