Franca Supra Voltalando: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Franca Supra Volto''' aŭ pli simple ''Supra Volto'' (en franca Haute-Volta [otvoltA]) estis kolonio de la [[Tria Respubliko de Francio|Franca]] [[Franca Okcidenta Afriko|Okcidenta Afriko]] stablita la [[1an de marto|1an de marto]] [[1919]], el teritorioj kiuj estis parto de la kolonioj de Supra Senegalo kaj Niĝero unuflanke kaj de Eburbordo aliflanke. Tiu kolonio estis nuligita la 5an de septembro, 1932, kaj ties partoj estis administrataj de Eburbordo, [[Franca Sudano]] kaj [[Niĝero]].
 
Post la [[Dua Mondmilito]], nome la [[4an de septembro]], [[1947]], la kolonio estis restaŭrita kiel parto de la [[Franca Unio]], kun siaj antaŭaj limoj. La [[11an de decembro]], [[1958]], ĝi estis rekonstituita kiel [[Aŭtonomeco|memrega]] [[Respubliko de Supra Volto]] ene de la [[Franca Komunumo]], kaj post du jaroj nome la [[5an de aŭgusto]], [[1960]], ĝi akiris kompletan sendependon. La [[4an de aŭgusto]], [[1984]], la nomo estis ŝanĝita al [[Burkina Faso]] respektive [[Burkino]].
 
La nomo Supra Volto indikas, ke la lando enhavas la supran parton de la [[Voltao (rivero)|rivero Voltao]] aŭ Volto. Tiu rivero estas dividita en tri partoj, nome Nigra, Blanka kaj Ruĝa Voltaoj.