Ekonomia Modelo de Bretton Woods: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 9:
 
La modelo neniam funkciis strikte, sed en la [[1955|1950-aj jaroj]] ĝi estis stabila. Komence de la [[1965|1960-aj jaroj]], la krizo de brita [[pundo]]
(1960-61) okazigis la "generalajn akordiĝojn pri prunto". Ĉirkaŭ 1965, Usono petis al aliaj landoj, ke ili ne ŝangu dolarojn al oro. Landoj, kiuj dependis de usonaj militfortoj, kiel [[Okcidenta Germanio]] kaj [[Japanio]], akceptis tion, sed aliaj landoj, kiel [[Francio]], ne. En [[1967]], dum la konferenco de IMF en [[Rio-de-Ĵanejro]], oni kreis "virtualan" monon nomatan "[[Specialaj rajtoj de enspezo|speciala rajto al monpreno]]".
 
La modelo de Bretton Woods subfalis en aŭgusto [[1971]], kiam, sen antaŭa interkonsento, [[Usono]] deklaris, ke ĝi ne plu plenumos la kompromison interkonsentitan en [[1944]], kaj ĉesigis unuflanke la ŝanĝeblecon de usona dolaro al oro. La klopodoj por restarigo de sistemo sur novaj valorkompariloj fiaskis, kaj ekde [[1973]] la monda ekonomio vivas reĝimon de neekzisto de valorkomparo. Ĉiu lando havas sian propran sistemon, ĝenerale bazitan sur meza valoro de "fortaj" valutoj (usona dolaro, [[japana eno]], [[eŭro]], [[brita pundo]]). Latinamerikaj landoj preferas plu uzi la usonan dolaron kiel valorkomparilon.
 
[[Kategorio:Historio20-a jarcento]]
[[Kategorio:Ekonomio]]
[[Kategorio:Historio]]