Princepiskopo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 8:
La [[Ora Buleo]], leĝfarita de la imperiestro [[Karolo la 4-a (Sankta Romia Imperio)|Karolo la 4-a]] de la Sankta Romia Imperio dekretis ke la tri pli elstaraj princoj-episkopoj voĉdonrajte partoprenu en la kolegio de la [[princo-elektisto|princoj-elektistoj]] kune kun kvar laikaj princoj: temis pri la ĉefepiskopoj de [[Majenco]], [[Elektoepiskopujo Kolonjo|Kolonjo]] kaj [[Treviro]].
 
En [[1521]] la Sankta Romia Imperio nombris 53 ekleziajn princolandojn. Preskaŭ ĉiu episkopo en la Imperio regis ankaŭ kun sekulara potenco super propra teritorio, kun nur malmultaj esceptoj kiel ekzemple la episkopoj de [[Gurk]], Seckau, Lavant, kaj [[episkopujo Chiemsee|Chiemsee]]. La protestanta [[reformacio]] kaj la sekva sekularigo malpliigis tiun nombron, en [[1648]] al 23 kaj poste stabiliĝis je 26 laŭlonge de la [[17-a jarcento]]. Diversaj episkopaj princolandoj ĉesis ekzisti dum la religiaj militoj pro plua sekularigo ĉar aneksitaj al laikaj protestantaj suverenoj, nome [[Bremenio]], [[Magdeburgo]], [[Halberstadt]], [[Ratzeburg]], ktp, konservante tamen seĝon kaj voĉdonrajton en la kolegio de la princoj.
 
Tial dum la [[16-a jarcento]] kaj komence de la [[17-a jarcento|17-a]] ekzistis, apud la precipaj princoj-episkopoj katolikaj, ankaŭ diversaj princoj-episkopoj protestantaj, inter kiuj la plej grava estis tiu de [[Magdeburgo]]. Preskaŭ senescepte, tiuj teritorioj protestantaj estis regataj de princoj apartenantaj al dinastioj najbaraj kaj, kun la [[Vestfalia Paco]] de [[1648]], ili estis reduktitaj al laikaj princolandoj, kiel ekzemple [[Prusio]]. La nuraj restantaj ekleziaj princlandoj estis [[Lubeko]] kaj [[Osnabrück]], kiu estis regata alternative de episkopoj katolikaj kaj protestantaj.