Naciismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 104:
 
La ''religia naciismo'' difinas la nacion surbaze de dividata [[religio]]. Se la ŝtato devenigas politikan legitimecon el la aliĝo al religiaj doktrinoj, ĝi povas esti pli [[teokratio]] ol nacia ŝtato. En la praktiko, multaj etnaj kaj kulturaj naciismoj havas kelkmaniere religian karakteron. La religio estas la markilo de grupa identeco kaj ne motivo de naciismaj pretendoj. La irlanda naciismo ligiĝas kun la katolikismo, kaj la plej multaj gvidantoj de la irlanda naciismo dum la pasintaj 100 jaroj estis katolikaj, sed multaj el la fruaj (en la 18-a jarcento) naciistoj estis protestantoj. La irlanda naciismo neniam koncentriĝis je teologiaj debattemoj kiel la [[transsubstancigo]], la statuso de la Virgulino Maria aŭ la ĉefrangeco de la Papo, sed laŭ la takso de kelkaj protestantoj en [[Nord-Irlando]], tiuj antaŭreformaciaj doktrinoj estas efektiva parto de la irlanda kulturo. Laŭ simila maniero, la ĉeftendenca cionismo estas pli [[sekularismo|sekulara]] kaj bazita je kulturo kaj etneco, kvankam religia cionismo ekzistas. Ekde la dispartigo de la brita [[Hindio]], la barata naciismo ligiĝas kun la [[hinduismo]]. En la moderna [[Barato]], aktuala formo de la hindua naciismo, la [[hindutvo|hindutva]], elstaras ĉe multaj adeptoj de la Partio [[Bharatija Ĝanata]] kaj ĉe [[Rashtriya Swayamsevak Sangh]].
 
Laŭ [[marksismo]], [[burĝa naciismo]] estas speco de naciismo, nome praktiko de la regantaj klasoj por intence dividi homojn laŭ nacieco, raso, etno, aŭ religio, kaj tiel distri ilin por ke ili ne komencu [[klasbatalo]]n.
 
Ĉe la ''diaspora naciismo'' (aŭ, kiel [[Benedict Anderson]] nomas ĝin, "longdistanca naciismo") ĝenerale temas pri naciisma sentimento ĉe [[diasporo]] kiel la irlandanoj en Usono aŭ la libananoj en Ameriko kaj Afriko. Anderson diras, ke tiuspeca naciismo funkcias kiel "fantoma fundamenta roko" por homoj, kiuj volas sperti nacian ligiĝon sen efektive voli forlasi sian diasporan komunumon.