Eĉio: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 31 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q219559)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Anime Girl.png|thumb|300px|Junulino, prezentita en eĉio]]
'''Eĉio''' (japane: エッチ [eĉĉietĉi]) estas ĝenro de [[animeo]] kaj [[mangao]], kies ĉefa specialaĵo estas montro de erotikaj scenoj. Kontraste al [[hentajo]], eĉio ne montras seksan rilaton rekte. Ĝi demonstras erotikajn scenojn kun diversaj gradoj de malkaŝeco, depende de aĝo de la celata spektantaro, ĝi enhavas aludojn al tiuj rilatoj aŭ vidaĵojn de kaŝaj lokoj de la homa korpo.
 
La ĉefa krea maniero de eĉio estas [[fan-servo]] (angle: ''fan service''), tio estas uzado de diversaj aludoj al [[erotiko]], ekzemple montro de junulina [[rolulo]] en plursencaj pozoj kaj uzado de tiuj vidanguloj, tiel ke la spektanto vidas subveston de la persono. La speciala akcento estas farata al mamoj kaj virinaj gluteoj, kiuj ofte estas prezentataj pligrandigitaj. Oni montras diversajn embarasajn situaciojn, en kiujn trafas la vira rolulo: hazarda senintenca apero en virina banejo aŭ vestejo, falo sur junulinon, okaza trafo de lia mano sur interesa loko de junulina korpo kaj simile.