Flago de Irako: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Knochen (diskuto | kontribuoj)
e File:Flag of Iraq (1924–1959).svgFile:Flag of Iraq (1921–1959).svg File renamed: File renaming criterion #5: Correct obvious errors in file names (e.g. incorrect proper nouns or false historical dates)
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''[[nacia flago]] de [[Irako]]''' havis ĝis kvin diferencajn bildojn el sia unua adopto, en [[1922]]. La aktuala versio estis adoptata oficiale la [[22-a de januaro]] de [[2008]] kaj konsistas el tri horizontalaj samgrandaj zonoj [[ruĝa]] la supra, [[blanka]] la intermeza kaj [[nigra]] la malsupra. En la centro de la blanka zono troviĝas skribaĵo per [[kufa kaligrafio]] de la frazo ''Allahu Akbar'', kiu signifas «[[Alaho]] estas granda». Diference de la majoritato de naciaj flagoj, la iraka flago hisiĝas kun la dekstra flanko al masto.
 
Tiu flago estis adoptita de la nuna registaro iraka por periodo provizora de unu jaro, cele trovi solvon al polemiko en Irako pri la uzado de la flago.<ref>[[El País]] http://www.elpais.com/articulo/internacional/Irak/estrena/bandera/solo/ano/elpepuint/20080122elpepuint_12/Tes ''Irak estrena bandera, pero sólo por un año'', [[22a de januaro]] de 2008, konsultita la 22/01/08.</ref> La antaŭa flago estis iom ŝanĝata kaj uzata de la reĝimo de [[Saddam Hussein]], kaj post ties falo post la [[Milito de Irako]], diversaj komunumoj (kiaj [[kurdoj]]) kiuj estis estintaj sange subpremitaj de menciita reĝimo, malakceptis la pluan uzadon de la ĝistiama nacia flago.
 
Tamen kiel montro de kontraŭdiro de la politika hipokriteco kiam oni volis ne pluuzi la husejnan flagon kaj oni demetis parton de la ĝistiama, oni forigis la stelojn kaj ne la religian frazon, kio estis la aldonaĵo fare de Husejno. Kompreneble pro la usona influo oni forigis kio aspektis pli revolucieca nome la kvinpintaj steloj (hazarde verdaj kiaj tiu de Esperanto) anstataŭ la islama diraĵo ŝatata de la populacio, sed kiu estis fakte la ununura aldonaĵo fare de Husejno.