Unua vojaĝo de Kolumbo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:Primer viaje de Colón.svg|thumb|280px|Rekonstruo de la itinero de la unua de la kvar vojaĝoj kiujn Kolumbo faris al Ameriko, baze sur la informo de la ''Taglibro'' atribuita al Kolumbo.]]
La '''Unua vojaĝo de Kolumbo''', aŭ '''Vojaĝo de la Malkovro''', estis mara ekspedicio kapitanigita de [[Kristoforo Kolumbo]], je la servo de la [[Katolikaj Gereĝoj]] de [[Reĝlando Kastilio|Kastilio]] kaj [[Reĝlando Aragono|Aragono]], kiu eliris la [[3an de aŭgusto]] de [[1492]] de la haveno de [[Palos de la Frontera]] (aktuale en [[provinco Onubo|Onubo]], Hispanio) kaj oni konsideras ĝin la startpunkto de la konkero de Ameriko. Partoprenis en ĝi tri ŝipoj: la [[karavelo]] [[karavelo Pinta|Pinta]], la [[karavelo Niña]] kaj la karavelo aŭ [[nao]] [[karavelo Santa María|Santa María]], estritaj de [[Martín Alonso Pinzón]], [[Vicente Yáñez Pinzón]] kaj [[Juan de la Cosa]], respektive. Laŭ la versio de [[Bartolomé de las Casas]], kiu estas akceptita majoritate de la historiistoj, la ŝipoj eliris el Palos la 3an de aŭgusto de 1492 kaj direktis sin al [[Kanarioj]], kie oni riparis la rudron de la ''Pinta''. La 16an de septembro, la ŝipoj atingi la maron Sargazoj kaj la [[12an de oktobro]] alvenis al la insulo [[Guanahani]]. Kolumbo pluis tra la [[Kariba Maro]], alvenis al [[Kubo]] la [[28an de oktobro]] kaj al [[Hispaniolo]] la [[6an de decembro]]. La [[24an de decembro]] la ''Santa María'' surgrundis ĉe la marbordoj de La Hispaniolo kaj el ties restaĵoj oni instalis la Fortikaĵon ''Navidad''. La ekspedicio ekrevenis la [[16an de januaro]] de [[1493]] kaj post kelkaj tagoj ŝtormo separas ambaŭ ŝipojn. La ''Pinta'', estre de Pinzón, alvenis al [[Bajono (Hispanio)|Bajono (Galegio)]] fine de februaro kaj anoncas al la [[Katolikaj Gereĝoj]] la malkovron.<ref> LEÓN GUERRERO, Montserrat, ''El segundo viaje colombino'', 2000, Universidad de Valladolid (doktoriĝa tezo), http://descargas.cervantesvirtual.com/servlet/SirveObras/12159171998988283087402/007779.pdf, pp.20-28</ref> Dume, la ''Niña'', per kiu veturis Kolumbo, haltiĝis la 17an de februaro en la insulo [[Portugalio|portugala]] Santa Maria ([[Azoroj]]), kaj la [[4an de marto]] alvenis en [[Lisbono]]n, post 7 monatoj kaj 12 tagoj de vojaĝo. La 15an Kolumbo revenis al la havenurbo Palos kaj la venontan monaton li estis akceptita en [[Badalona]] de la Katolikaj Gereĝoj.
 
==Vidu ankaŭ==