Andrej Karlov: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo kun 'eta|<center>Andrej Karlov en 2009 '''Andrej...'
 
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[dosiero:RIAN archive 2998359 Andrei Karlov at a press conference «Diplomacy Safeguarding the Interests of Ordinary Russians».jpg|eta|<center>Andrej Karlov en 2009]]
'''Andrej Gennadjeviĉ Karlov''' ([[cirile]] Андрей Геннадьевич Карлов; naskiĝis la [[4-an de februaro]] [[1954]] en [[Moskvo]]; mortis la [[19-an de decembro]] [[2016]] en [[Ankaro]]) estis [[Rusio|rusia]] diplomato. Antaŭ sia morto li estis la ambasadoro de Rusio en Turkio. En tiu funkcio li la [[19-an de decembro]] [[2016]] en [[Ankaro]] malfermis ekspozicion pri la temo "kiel turkoj vidas Rusion", kiam atencanto mortpafis lin dedorse.<ref name="tagesschau">[https://www.tagesschau.de/ausland/russischer-botschafter-ankara-103.html ''Türkei: Russischer Botschafter stirbt nach Attentat''.] retejo ''Tagesschau.de'' de la germania televida kanalo ''[[Das Erste]]'', la 19-an de decembro 2016.</ref>
 
== Vivo ==
En 1976 Andrej Karlov finis studon en la [[Moskva ŝtata instituto de internaciaj rilatoj]] (MGIMO). Ekde 1979 ĝis 1984 kaj duafoje ekde 1986 ĝis 1991 li laboris en la ambasadejo de [[Sovetunio]] en [[Nord-Koreio]]. Post kiam li en 1992 finis la diplomatan akademion de la ministerio pri eksteraj rilatoj de [[Rusio]], li de 1992 ĝis 1997 laboris en la ambasadejo de Rusio en [[Sud-Koreio]]. De 2001 ĝis 2006 li estis ambasadoro en Nord-Koreio kaj ekde julio 2013 ambasadoro en [[Turkio]].
 
Li estis edziĝinta kaj havis filon.
 
== Atenco ==
La [[19-an de decembro]] [[2016]] li paroladis en malfermo de fota ekspozicio en la halo ''Çağdaş Sanatlar Merkezi'' en la urboparto ''Çankaya'' de Ankaro, kiam atencanto pafis lin dedorse. Li forte vundiĝis, kaj en la sama vespero mortis malsanuleje pro la vundiĝoj. La turka atencanto ''Mevlüt Mert Altıntaş'' iom post la atenco mortpafiĝis fare de turkaj policistoj.
 
== Eksteraj ligiloj ==