Okcidenta Saharo: Malsamoj inter versioj

23 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
[[dosiero:Flago-de-Okcidenta-Saharo.svg|150px200px|eta|<center>flago de Okcidenta Saharo]]
'''Okcidenta Saharo''' (''EH'' en [[ISO 3166]]) estas dezerta regiono de nordokcidenta [[Afriko]], apud [[Atlantika Oceano]]. Ĝia oficiala statuso estas diskutata: dum multaj konsideras ĝin sendependa [[ŝtato]], aliaj agnoskas ĝin parto de [[Maroko]].
 
 
[[Dosiero:Wi-map.png|right|300px|Mapo de Okcidenta Saharo]]
Maroko praktike aneksis la nordajn du trionojn de Okcidenta Saharo (antaŭe [[Hispana Saharo]]) en [[1976]] (la invado komencis per ŝtate kontrolata marŝo de multaj senarmiluloj, nomata la [[Verda marŝo]]), kaj la ceteron de la teritorio en [[1979]], post la retiriĝo de [[Maŭritanio]]. Gerila milito fare de la [[Fronto Polisario]] (Popola Fronto por la Liberigo de ''[[Saguia el Hamra|Saguía el Hamra]]'' kaj ''[[Río de Oro]]'') kontestanta la suverenon de [[Rabat]] finiĝis en [[1991]] per pafado-ĉeso. Por forteni la gerilanojn ekster de la okupata regiono, Maroko dum pluraj jaroj konstruis en la dezerto la [[Maroka muro|Marokan muron]], kiu ĉe 2.720 kilometroj dividis la du grupojn, sed samtempe ankaŭ apartigis membrojn de multaj saharanaj familioj. Saharaj rifuĝintoj apogantaj Polisarion devas loĝi en [[Saharaj Rifuĝejoj|dezertaj tendumejoj]] en [[Alĝerio]], kie ili formis ŝtaton kun la nomo [[Araba Demokratia Sahara Respubliko]], agnoskita de [[OAU]] kaj [[Afrika Unio]]. [[ADSR]]-anoj dependas de internacia helpo por nutrado. Referendumo pri la fina statuso estas ripetade prokrastita.
 
La dezerteco fokusas ekonomion je [[fosfato]]minado en ''Bukraa'' kaj fiŝkaptado.
197 508

redaktoj