Minoritata lingvo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
de indiĝenaj lingvoj
+titoletoj
Linio 16:
 
'''KIMURA Goro Christoph''' (2009) publikigis artikolon sub la titolo "Esperanto als Minderheitensprache: Eine sprachsoziologische Betrachtung" (Esperanto kiel minoritata lingvo: Lingvosociologiaj konsideroj)<ref>En: Interlinguistische Informationen, Beiheft, 2009/11, Bd. 16, S. 11-24</ref>. Al tiu artikolo '''Johannes Klare''' (2012) respondis malaprobe. Laŭ Klare Esperanto ne havas "historian kompaktan loĝoregionon" ene de pli granda teritorio de plimulto - kaj sekve laŭ li ne povas esti minoritata lingvo. Konsiderindas tamen, ke laŭ tiu difino ankaŭ la [[jida]], la [[Romaoj|romaa]] k.a. ne estus minoritataj lingvoj. Tiuj lingvoj tamen estas konsiderataj kiel minoritataj lingvoj, nome "teritorie ne ligitaj lingvoj", laŭ la difino de la [[Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj]]. Krome konsiderindas, ke Klare ŝajne ne konscias, ke Esperanto estas [[Denaskaj Esperanto-parolantoj|denaska lingvo]]; li skribas: "Esperanto ekzistas nur kiel fremdlingvo kaj tial ne kiel denaska lingvo."<ref>[http://www2.hu-berlin.de/festschrift-kattenbusch/klare-esperanto.html Esperanto – eine Minderheitensprache?] (2012). Tie Klare parolas pri la cititaj "historisch angestammtes kompaktes Siedlungsgebiet" kaj asertas: "Esperanto existiert nur als Fremdsprache und damit nicht als Muttersprache;"</ref>
 
=== "Iom speciala minoritata lingvo" ===
 
Ankaŭ '''John Edwards''' (2010) parolas pri Esperanto kiel "iom speciala minoritata lingvo"<ref>[http://books.google.de/books?id=Q2dJlB0TW8oC&pg=PT217&lpg=PT222&ots=LSaqgjRFWC&dq=Esperanto+minority%3F John Edwards: Minority Languages and Group Identity]: Cases and Categories. Amsterdam: John Benjamins, 2010: "this rather special minority language", p. 12</ref>. Al Edwards la afero ŝajne estas tiel evidenta, ke li ne motivigas la esprimon.
 
Laŭ intervjuo de [[Libera Folio]] kun reprezentanto de sveda minoritata kantfestivalo en 2006 kanto en Esperanto ''eble'' estus allasata laŭ aparta decido, kvankam ĝi ne estas oficiale agnoskita kiel minoritata lingvo<ref>[http://www.liberafolio.org/2006/lietlavlut Libera Folio: Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?]</ref>.
=== Aŭ ne minoritata lingvo... ===
 
Laŭ la "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" (2011) "'''[[TEJO]]''' ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."<ref>"La origina celo de Esperanto, iĝi ĝenerale uzata kaj alirebla lingvo, estas kontraŭstrebata per la emo igi la Esperanto-komunumon protektindan minoritaton, kiu aŭtomate apogas certgradan fermitecon. Krome, io protektinda ne donas la impreson venkonti. Tial TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."[http://tejo.org/files/Lingvopolitikaj%20pozicioj%20de%20TEJO.pdf Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO], 2011</ref> La teksto ne traktas la demandon, ĉu Esperanto intertempe ''estas'' minoritata lingvo. Laŭdire TEJO preferas esti sendependa internacia organizaĵo kadre de junularaj asocioj; se Esperanto estus oficiale "minoritata lingvo", eble oni metus TEJO-n al la grupo de asocioj de minoritataj lingvoj, kiuj havas sufiĉe alian celaron ol TEJO.