Kiten: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Kiten''' (en [[bulgara]] Китен, kun signifo "amata, bela") estas [[marbordo|marborda]] urbo de [[Bulgario]] ĉe la [[Nigra Maro]] kaj pli precize parto de [[Provinco Burgas]]. Ĝi estas situanta sur la malgranda duoninsulo Urdoviza, ĉe la elfluejo de la rivero Kiten, kaj havas du strandojn: Atliman kaj Urdoviza.
 
Ĝis la [[Balkanaj militoj]] en 1912–1913, estis nur haveneto por enŝipigi lignon kaj karbon tie. Kiten estis poste fondita en 1931 de 30 familioj de [[Bulgaroj]] rifuĝintaj el [[Orienta Trakio]] kiu resetliĝis tie ĉe la nove fondita por rifuĝintoj vilaĝo Fazanovo. Tamen, la areo havas restojn el Antikveco, kiel amforoj el la 6a jarcento a.K. kiuj estis trovitaj ĉe la suda strando (Urdoviza). Kiten estis deklarita nacia ripozejo en 1962, kaj ekde 1981 ĝi estis administre kvartalo de proksima [[Primorsko]]. En la [[17a de junio]] [[2005]] la iama vilaĝo estis proklamita separata urbo [http://www.bourgas.org/more_news.php?id=701] por pli efike elteni la kreskan nombron de turistoj, ĉefe el [[Bulgario]], [[Ĉeĥio]], [[Slovakio]], [[Serbio]], [[Rusio]] kaj [[Germanio]] (ĉe junio de 2005).
 
==Referencoj==