Februara revolucio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Februara revolucio''' de [[1917]], kiu okazis en [[Rusio]], markis la unuan epokon de la [[Rusa revolucio]] de 1917. Tiu provokis la abdikon de la caro [[Nikolao la 2-a (Rusio)|Nikolao la 2-a]]. Tiu revolucio naskiĝis kiel reago kontraŭ la politiko farita de la [[caro]], ĉefe pri la rekta implikiĝo de Rusio en la [[Unua Mondmilito]], kion kontraŭstaris alianco plejparte [[liberala]] formita de reformistaj politikistoj kiuj volis setligi konstitucifarantan asembleon demokratie elektita. La ĵusa reĝimo rezultis el alianco inter [[liberalulo]]j kaj [[socialisto]]j, kreante [[registaro]]n demokratie elektitan kaj [[Rusa Konstitucifaranta Asembleo|Konstitucifarantan Asembleon]].
 
En la unua duono de februaro de [[1917]], komenco de malsatego provokis insurekciojn en la ĉefurbo [[Petrogrado]]. La [[18an de februaro]] ([[Julia kalendaro|JK]]) ([[3an de marto]], [[Gregoria kalendaro|GK]]), la plej granda fabriko de Petrogrado, nome Putilov, anoncis strikon; oni pafis kontraŭ la strikanoj kaj kelkaj vendejoj fermiĝis, kio siavice provokis insurekciojn en aliaj laborejoj. La [[23an de februaro]] ([[Julia kalendaro|JK]]) ([[8-a de marto|8an de marto]], [[Gregoria kalendaro|GK]]), okazis serio de mitingoj kaj manifestacioj pro la [[Internacia tago de virinoj]] kiu pli kaj pli atingis fortan politikan kaj ekonomian etoson. Oni sendis roton de soldatoj al la urbo por pacigi la insurekcion, sed multaj el tiuj soldatoj ne nur preferis dizerti sed ankaŭ ribeliĝis kontraŭ siaj estroj. Tiuj eventoj devigis la caron Nikolaon la 2-an abdiki la [[2an de marto]] ([[Julia kalendaro|JK]]) ([[15an de marto]], [[Gregoria kalendaro|GK]]).
 
Post malsukceso de la komenca intenco de la caro cedi la povon al sia pli juna frato, la Duko Miĥaelo Aleksandroviĉ, la povo falis en manojn de provizora registaro kiu daŭru ĝis balotado por la kreado de konstitucifaranta asembleo. Paralele, reaparis la [[Soveto de Petrogrado]], popola organizaĵo kiu unuafoje aperis dum la rusa revolucio rusa de [[1905]]. La apero de la sovetoj kreis malfacilan politikan situacion, ĉar amabaŭ institucioj tuj konkurencos pro la povo, kaj la lando fiaskis administre.