Paul Gubbins: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 30:
== Verkaro ==
Lia lernolibro ''Kunvojaĝu!'' ([[Edistudio]]) ricevis [[OSIEK]]-premion; sekvis la paroliga tekstaro ''Subtekste'' ([[Flandra Esperanto-Ligo|FEL]]). Ekde 1993 li gvidis la prestiĝan Esperanto-somerlernejon en [[Barlastono]]. En 2003, 2005 kaj 2007 li instruis en [[NASK]].
[[Dosiero:Kunvojaĝu.JPG|eta|maldekstra|250px200px|Kunvojaĝu]]
Li estas la aŭtoro de la 15-leciona vidbenda kaj viddiska kurso "Esperanto – Pasporto al la tuta mondo" finfarita de ELNA. Instruistoj, kiuj jam ekuzis tiun kurson, laŭdis la geniecon de la daŭra rakonto, sur kiu ĝi baziĝas. Paul verkis ĝin kiel ĉenfilman serion de 15 duonhoraj partoj, kun laŭgrada evoluo kaj enkonduko de gramatikaj kaj vortaj eroj. Laŭ opinio de ĝia produktisto, [[Lusi Harmon]], ĝi estas vere "verko de arto".
[[dosiero:Gubbins Paul.jpg|eta|200px|<center>Paul Gubbins dum [[NASK]] la 10-an de julio 2005]]
 
Li plurfoje premiiĝis en la [[Belartaj Konkursoj|belartaj konkursoj]] de UEA, principe en la branĉo "teatro" (ankaŭ en branĉoj "vidbendo" kaj "prozo"). Lian kolekton de originalaj teatraĵoj ''Konto de l' vivo'' publikigis FEL kiel n-ron 22 en la [[Serio Stafeto]]. Lian dramon ''Heksakloro unu komo tri'' eldonis Fonto en 2005. Plie publikiĝis du unuaktaĵoj en la kolekto ''La Verda Ranaro prezentas ...'' en 2006. Same en 2006 aperis ankaŭ lia "tri-akta perversio" ''Zam- Zam- Zamenhof''. Pliaj unuopaj premiitaj dramoj de li verkitaj aperis en la revuo [[Fonto (gazeto)|''Fonto'']]. Staĝojn pri Esperanto-teatro li okazigis du fojojn en [[Kvinpetalo]] en Francio. Profesie prezentataj estis krome du liaj anglalingvaj teatraĵoj.