Efezo: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Iketsi (diskuto | kontribuoj) e polurado, anstataŭigis: thumb| → eta| (2) |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 6:
'''Efeso''' ([[latina lingvo|latine]], ''Ephesus''), [[grekoj|greka]] urbo de [[Ionio]] (okcidenta [[Anatolio]]) kiu staris kie la rivero [[Cayster]] fluis en la [[Egea Maro|Egean Maron]], estis la plej granda urbo de la [[romia imperio|romia]] provinco de [[Asia]]. Ĝi estis la ĉefurbo de la provinco kaj la centro de la kulto de la [[virga diino]] [[Artemisa]], kie staris la plej granda el ŝiaj temploj, la [[Templo de Artemisa]], unu el la [[sep mirindaĵoj de la antikva mondo]]. Efeso havis la plej grandan teatron de la imperio, kun 50 mil sidlokoj. [[Sankta Paŭlo]] predikis en la urbo tri jarojn ([[65]]-[[68]]) kaj [[Sankta Johano]], laŭ tradicio, tie verkis sian [[evangelio]]n (ĉ. [[90]]). En [[431]], la urbo estis la loko de la [[Koncilio de Efeso]], kiu deklaris, ke [[Sankta Maria]] estas la [[Dipatrino]].
==Historio==
Sed spite de tia grandeco, riĉeco kaj famo, la ora epoko de Efeso venis ''antaŭ'' la imperio: en la [[2-a jarcento a.K.]], Efeso estis unu el la ĉefaj kaj plej riĉaj havenoj de la [[Mediteraneo]] kaj havis 300 mil loĝantojn.
Linio 14 ⟶ 15:
Efeso estis fondita en la [[10-a jarcento a.K.]]—de [[amazonoj]] laŭ legendo—kaj fariĝis unu el al ĉefaj urboj de [[Ionio]]. La loĝantaro venis plejparte el [[Ateno]].
==Priskribo==
Kie tiu granda urbo unufoje staris, nun staras [[Ayasuluk]], malgranda [[turkoj|turka]] vilaĝo. Efeso estis mortigita de ŝlimo, malario kaj [[kristanismo]]: pro la jarcentoj da ŝlimo el la Cayster, en la tempo de la [[bizanca imperio]], granda, malaria marĉo kreskis inter Efeso kaj la maro. Kaj kristanismo formortigis la alian industrion de la urbo: la kulton de Artemisa. En [[381]] la imperiestro fermis la Templon, kiu, starinta vake, fariĝis ŝtonminejo. La konkuro de [[Konstantinopolo]] ekde la [[4-a jarcento]] verŝajne ne helpis.
Linio 22 ⟶ 24:
Ironie, la originala nomo de la urbo estis ''Apasas'', "urbo de la patrina diino". Kaj la kulto de la virga Sankta Maria anstataŭis la kulton de la virga Artemisa.
==Gravuloj==
* [[Heraklito]]
* [[Sankta Johano]]
* [[Sankta Maria]]
* [[Sorano de Efeso]]
{{Commons|Ephesos}}
|