Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) |
Kani (diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 103:
'''RSS''' estas [[teĥniko]], kiu ebligas al la uzanto aboni la enhavon de iu [[retpaĝaro]]. La nomo naskiĝis en la [[angla lingvo]] kiel mallongigo de ''Really Simple Syndication'' ("vere simpla [[reta abonrilato|abonrilato]]"). En Esperanto, la mallongigo klarigeblas kiel '''Retej-Stata Sciigo'''.
La novaj enhaveroj povas esti aŭtomate elŝutitaj al la [[komputilo]] aŭ aliaj iloj de la aboninto tuj post la publikigo. Tiel la aboninto ĉiam ricevas la plej novajn informojn kaj ne devas regule viziti la interesajn retpaĝojn por kontroli. RSS-aj funkcioj estas pli kaj pli enkonstruataj en programoj, kiel ekzemple [[
[[Vikipedio]] ebligas per RSS sekvi la lastajn ŝanĝojn de artikoloj: vidu ligilon en la paĝo [[Speciala:Recentchanges|Lastaj ŝanĝoj]].
====Podkasto====
{{Ĉefartikolo|Podkasto}}
'''Podkasto''' (transliterumo de la anglalingva vorto ''podcast'') aŭ '''postelŝuto''', estas programo eldonita per la [[Interreto]], en maniero kiu ebligas al uzantoj aboni puŝkanalon kaj ricevi la novajn sonajn aŭ videajn dosierojn aŭtomate. Ĝi estas esence [[blogo]], kies (ĉefaj) publikaĵoj estas elŝuteblaj sondosieroj, aboneble listigataj per [[RSS]] aŭ simila protokolo. Tiu ĉi tekniko donas la eblecon al multaj produktantoj krei mem-eldonitajn [[radio]]- kaj [[televido]]-programojn. Ekzistas la distingo inter originalaj ("veraj") podkastoj kaj neoriginalaj podkastoj: originalaj estas tiuj elsendaĵoj, kiuj aperas nur en podkasta aranĝo, dum la neoriginalaj estas ekzemple elsendoj (jam elsenditaj) duume elsenditaj en podkasta formato.
Uzantoj abonas podkastojn per 'podkasta' [[programaro]] kiu periode serĉas kaj ricevas novajn materialojn. Poste ĝi povas aktualigi la enhavon de portebla muzikaparato, kopiante la novajn dosierojn al ĝi; el tio venas la angla nomo 'podcast', kombino el [[iPod]] (muzikaparato de la firmao [[Apple]]) kaj 'broadcast' (disaŭdigo, brodkasto). Podkastado tamen ne neprigas iPod-on; ĉiu muzikaparato aŭ [[komputilo]] kapabla ludi la koncernan datenaranĝon (plejofte tio estas [[MP3]], sed ankaŭ la pli novaj [[Ogg/Vorbis]] kaj [[AAC]]) povas aŭdigi sonajn podkastojn. Ĉirkaŭ 70% de la aŭskultantoj konsumas podkastojn per sia komputilo, la resto per portebla ludileto.
== Kritikoj al la amaskomunikiloj ==
|