Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 47:
Kelkfoje oni uzas la vorton ''[[ĵurnalo]]'' por ''taggazeto'' aŭ por ''revuo'', sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe ''Ĵurnalo''). Etimologie la vorto venas de nomo de monero (''gazetta''), kiu estis en [[Venecio]] la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en [[1536]] : ''Gazetta di Venezia''.
 
===Taggazeto===
{{Ĉefartikolo|Taggazeto}}
'''Taggazeto''' estas [[gazeto]] kiu aperas plurfoje [[semajno|semajne]], plej ofte ĉiutage krom [[dimanĉo|dimanĉe]]. Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta [[novaĵo]]jn pri variaj temoj. Ĉi tiuj temoj povas inkluzivi [[politiko|politikajn]] [[evento]]jn, [[krimo]]jn, [[sporto]]jn, [[opinio]]jn, [[veterprognozo]]jn, kaj tiel plu. En multaj modernaj taggazetoj ankaŭ pagitaj anoncoj kaj reklamoj prenas ampleksan lokon, fakte ĝi konstituas la ĉefan enspezon de la entrepreno. Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ĉefaj amaskomunikiloj en evoluintaj socioj, same kiel [[televido]], [[radio]] kaj [[Interreto]].