Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:'La Journée d’un journaliste américain en 2889' by George Roux 1.jpg|eta|350px|Ilustraĵo por 1910-jara novelo de [[Jules Verne]] montrante sciencfikcian vidon pri amaskomunikado.]]
'''Amaskomunikilo''' estas iu ajn ilo, per kiu eblas peri mesaĝon al vasta publiko. Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la [[televido]], la [[radio]], kaj la [[gazeto]]. Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la [[propagando]] kaj la [[popola kulturo]]. La dokumentoj de la [[katolika Eklezio]] aŭ aliaj institucijo preferas uzi la esprimon ''sociaj komunikiloj'', kio celas pluteni la trompan sintenon, ke amaskomunikiloj ne klopodas propagandi, sed nur malavare informi al la ricevontoj.
 
La '''amaskomunikiloj''' estas tre diversa kolekto de komunikaj [[teknologio|teknologioj]] kiuj povas atingi grandajn aŭskultantarojn aŭ vidantarojn pere de amaskomunikado. La teknologioj tra kiuj tiu komunikado okazas inkludas tre ampleksan varion de produktoj.
 
'''Elsendaj komunikiloj''' transmitas informon elektronike, pere de rimedoj kiaj [[kino]], [[radio]], registrita muziko, aŭ [[televido]]. '''Ciferecaj komunikiloj''' enhavas kaj [[Interreto]]n kaj [[Portebla interreto|porteblajn]] amaskomunikilojn. La rimedoj de [[Interreto]] enhavas servojn kiaj [[retpoŝto]]n, sociajn retejojn, [[TTT-ejo|unuopajn retejojn]], kaj Interret-bazitaj radio kaj televido. Multaj aliaj amaskomunikiloj havas aldonan eston en la reto, per rimedoj kiaj ligado aŭ funkciado de televida reklamado reta, aŭ distribuado de QR Kodoj eksterhejme aŭ per presitaj komunikiloj por direkti la uzantoj de poŝtelefonoj al retejo. Per tiu vojo, ili povas uzi la facilan alireblon kaj superi kapablojn de Interreto, kiel facila elsenda informaro tra multaj diferencaj regionoj de la mondo samtempe kaj malmultekoste. '''Eksterhejmaj komunikiloj''' transmitas informaron pere de rimedoj kiaj [[Pliigita realo|AR reklamado]]; enormaj [[afiŝo]]j; flugantaj [[Premostabila aerŝipo|aerŝipoj]] (signoj pendantaj el aviadiloj); signaloj aŭ budoj lokigitaj ene de kaj ekster busoj, komercaj konstruaĵoj, vendejoj, sportaj stadionoj, metroo aŭ trajnoj; signaloj; aŭ eĉ ĉielskribado.<ref name="Mass Media"/> '''Presitaj komunikiloj''' transmitas informaron pere de fizikaj objektoj, kiaj [[libro]]j, [[bildliteraturo]], [[gazeto]]j, [[ĵurnalo]]j, aŭ [[broŝuro]]j.<ref>Riesman ''et al.'' (1950) ĉ. 2 p.50</ref> '''Eventorganizado''' kaj '''publika parolado''' povas ankaŭ esti konsiderata formoj de amaskomunikiloj kun forta gravo ekzemple en [[politiko]] aŭ [[religio]].<ref name="buzzle" />
 
La organizoj kiuj kontrolas tiujn teknologiojn, kiaj kinaj studioj, eldonentreprenoj, kaj radi- kaj televid-elsendejoj, estas ankaŭ konataj kiel amaskomunikiloj.<ref name="dictionary"/><ref name="Arguing for a general framework for mass media scholarship"/>
 
== Historio ==