Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
La '''amaskomunikiloj''' estas tre diversa kolekto de komunikaj [[teknologio|teknologioj]] kiuj povas atingi grandajn aŭskultantarojn aŭ vidantarojn pere de amaskomunikado. La teknologioj tra kiuj tiu komunikado okazas inkludas tre ampleksan varion de produktoj.
 
'''Elsendaj komunikiloj''' transmitas informon elektronike, pere de rimedoj kiaj [[kino]], [[radio]], registrita muziko, aŭ [[televido]]. '''Ciferecaj komunikiloj''' enhavas kaj [[Interreto]]n kaj [[Portebla interreto|porteblajn]] amaskomunikilojn. La rimedoj de [[Interreto]] enhavas servojn kiaj [[retpoŝto]]n, sociajn retejojn, [[TTT-ejo|unuopajn retejojn]], kaj Interret-bazitaj radio kaj televido. Multaj aliaj amaskomunikiloj havas aldonan eston en la reto, per rimedoj kiaj ligado aŭ funkciado de televida reklamado reta, aŭ distribuado de QR Kodoj eksterhejme aŭ per presitaj komunikiloj por direkti la uzantoj de poŝtelefonoj al retejo. Per tiu vojo, ili povas uzi la facilan alireblon kaj superi kapablojn de Interreto, kiel facila elsenda informaro tra multaj diferencaj regionoj de la mondo samtempe kaj malmultekoste. '''Eksterhejmaj komunikiloj''' transmitas informaron pere de rimedoj kiaj [[Pliigita realo|AR reklamado]]; enormaj [[afiŝo]]j; flugantaj [[Premostabila aerŝipo|aerŝipoj]] (signoj pendantaj el aviadiloj); signaloj aŭ budoj lokigitaj ene de kaj ekster busoj, komercaj konstruaĵoj, vendejoj, sportaj stadionoj, metroo aŭ trajnoj; signaloj; aŭ eĉ ĉielskribado.<ref name="Mass Media"> "Mass Media". [https://www.enotes.com/homework-help/does-matter-where-we-get-our-news-why-392224] Alirita la 28an de Novembro, 2011.</ref> '''Presitaj komunikiloj''' transmitas informaron pere de fizikaj objektoj, kiaj [[libro]]j, [[bildliteraturo]], [[gazeto]]j, [[ĵurnalo]]j, aŭ [[broŝuro]]j.<ref>Riesman ''et al.'' (1950) ĉ. 2 p.50</ref> '''Eventorganizado''' kaj '''publika parolado''' povas ankaŭ esti konsiderata formoj de amaskomunikiloj kun forta gravo ekzemple en [[politiko]] aŭ [[religio]].<ref name="buzzle" > Manohar, Uttara. "Different Types of Mass Media". Buzzle.com. [http://www.buzzle.com/articles/different-types-of-mass-media.html] Alirita la 26an de Novembro, 2011.</ref>
 
La organizoj kiuj kontrolas tiujn teknologiojn, kiaj kinaj studioj, eldonentreprenoj, kaj radi- kaj televid-elsendejoj, estas ankaŭ konataj kiel amaskomunikiloj.<ref name="dictionary"> "Mass media", Oxford English Dictionary, reta versio Novembro 2010</ref><ref name="Arguing for a general framework for mass media scholarship"> Potter, W. James (2008). Arguing for a general framework for mass media scholarship. SAGE. p. 32. ISBN 978-1-4129-6471-5. [https://books.google.es/books?id=H9u9E2wsVjAC&pg=PA32&redir_esc=y] Alirita la 1an de Januaro 2017.</ref>
 
== Historio ==