Aŭgusto (Saksio): Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 4:
Li posteulis la fraton post ties morte surbatalkampe en 1553. Kiel li ankaŭ Aŭgusto laŭdindas sub la vidpunkto de teritoria princlandestrado. Dume la politiko de Morico savis protestantismon, Aŭguston konfrontis la konfesia kaj regnopolitika malvasthorizonteco de la saksiaj politikistoj. Aparte la zorgoj antaŭ la de la elektisteco forpelitaj [[dinastio Wettin|Ernestidoj]] aliancigis Aŭguston kun la [[Habsburgoj]]. Li strikte favoris konfesian pacpolitikon kontraŭe al siaj antaŭuloj (kiuj ofte kondutis [[kalvinismo|kalvinisme]]).
 
Komence Aŭgusto subtenis la disĉiplojn de [[Filipo Melanktono]] (nomitaj: ''Filipistoj'' aŭ ''Kaŝkalvinistoj]]'') ĝis la jaro 1574. Tiam li, instigite de la edzino Anna de Danujo, komencis persekuti ties anojn: en Saksio ekvalidis severa luteranisma ortodoksio pere de la t.n. ''formulo konkordia''. Aŭgusto de tempo al tempo ankaŭ kontraŭleĝe pligrandigis sian posedaĵojn. Li ekzemple prenis la kuratorecon super la filoj de Vilhelmo de Sachsen-Weimar por akiri la potencon super Henneberg. Por Saksio mem li faris aferojn netroigeble gravajn. Per la akcepto de fuĝintaj nederlandanoj, per la plibonigo de la stratoj kaj de la monerkvalito, per la donado de privilegioj al [[lepsiko|lepskiaj]] foiroj ekfloris metioj kaj komerco.
 
Liaj bienoj senriproĉe prizorgitis kaj iĝis modelo de agrikultura moderneco. Aŭgusto mem skribis tiukuntekste faklibron pri hortikulturo kaj agrikulturo kun la titolo »Künstliches Obst- und Gartenbüchlein«. Ankaŭ pri la forstoj li engaĝiĝis kaj pri la modernigo de la leĝaro (minado, polico, monerfarado, eklezia administrado, universitata). En 1559 li fondis apelacian tribunalon, impostajn kolegiojn superajn, sekretajn konsiliojn, ĉambran kolegion ktp. Ankaŭ la financa respondeco de klasaj konsilioj plifortitis de li. Multo da dresdenaj kolektoj prisiencaj kaj priartaj komenciĝis sub Aŭgusto. Nur lia troa ĉasademo estis tre noca por la lando.
Post kiam lia edzino Anna mortis post la nasko de 15 infanoj (el kiuj nur kvar postvivis) en la 1.10.1585 Aŭgusto edziĝis jam en la 3.1.1586 al Agnes Hedwig, 13-jara filino de Joachim Ernst von Anhalt.
 
==Fonto==
Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 2. Leipzig 1905, p. 120 kio [http://www.zeno.org/nid/20006270085 legeblas tie ĉi interrete.]