Montpasejo Granda Sankta Bernardo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
Granda Sankt-Bernard-Tunelo
Linio 17:
La '''montpasejo Granda Sankta Bernardo''' ([[Franca lingvo|franclingve]] ''Col du Grand-Saint-Bernard'', [[Itala lingvo|italalingve]] ''Colle del Gran San Bernardo'') estas la plej malnova pasejo tra la okcidentaj [[Alpoj]]. Ĝi situas sur la teritorioj de [[Svislando]] kaj [[Italio]]. Oni uzis ĝin depost la [[Bronzepoko]] : restas hodiaŭ ruinoj de [[Romia imperio|romia vojo]], sed ankaŭ spuroj de la migro de la [[Napoleono la 1-a|napoleona armeo]] al [[Italio]] en [[1800]].
 
Ĉe la pasejo troviĝas [[hospico]] kiel sekura domo por vojaĝantoj, fondita en [[1049]] kaj nomita laŭ Sankta [[Bernardo de Menthon]]. Ĝi poste fariĝis tre fama pro siaj [[San-Bernarda hundo|San-Bernardaj hundoj]]. La hospico ankoraŭ funkcias hodiaŭ kaj disponas du konstruaĵojn, kiuj datiĝas de [[1560]] kaj de [[1898]]. La papo [[Pio la 11-a]] konfirmis en [[1923]], ke Bernardo estas la [[sanktulo|sankta]] [[patroneco|patrono]] de la [[Alpoj]].
 
La pasejo estas nordorienta-sudokcidenta akso en la [[Kantono Valezo|Valezaj Alpoj]], kaj estas maksimume 2469 metrojn alta. El norda Svislando, la vojo sekvas la valon de la rivero [[Dranse (Valezo)|Dranse]], super la urbo [[Martigny]], ĝis la sovaĝa kaj dezerta valo de [[Dranse (Valezo)|Dranse d'Entremont]]. Sub la pasejo situas malgranda lago.
 
== Granda Sankt-Bernard-Tunelo ==
En [[1964]], estis malfermita la svisa-itala aŭtoŝosetunelo (longo 5 798 m), kiu trapasas la [[Alpoj|alpan ĉenon]] sub la montpasejo Granda Sankta Bernardo, kaj ligas, inter [[Martigny]] kaj [[Aosto]], la [[komunumo]]n [[Bourg-Saint-Pierre]] (alto 1 918 m) en [[kantono Valezo]] ([[Svislando]]) al la komunumo [[Saint-Rhémy-en-Bosses]] (alto 1 875 m) en [[Aosta Valo]] ([[Italio]]).
 
{{Montpasejoj de Svislando}}