Edikto de Milano: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 9:
Antaŭa edikto pri tolero jam estis proklamita de la imperiestro [[Kajo Galerio]] el [[Serdica]] kaj publikigita en [[Nikomedio]] la [[30an de aprilo]] [[311]]. Laŭ ĝi jam la kristanoj, kiu estis sekvintaj kapricajn tendencojn kontraŭ la "institucioj de la antikveco", ricevis pardonon kaj oni sekurigis iliajn vivojn kaj havaĵojn. De tiam ili ne devis jam akcepti la diecon de la imperiestroj.
 
La edikto fakte ne estis enskribita sur ŝtono. Tamen ĝi estis kolektita en historia verko de religia temaro nome ''De mortibus persecutorum'' ("Pri la mortoj de la persekutantoj"), de Laktancio, kiu kopias la latinajn tekstojn kaj de la Edikto de Tolerigo de Galerio kiel oni publikigis en Nikomedio la [[30an de aprilo]] de [[311]], kaj de la letero de Licinio pri tolero kaj redono direktita al la guberniestro de Bitinio, datita ankaŭ en Nikomedio la [[13an de junio]] de [[313]]. Eŭsebio de Cesareo tradukis ambaŭ al la greka en sia Historio de la Eklezio (''Historia Ecclesiastica''). Lia versio de la letero de Licinio povus deveni el kopio en Palestino (probable ĉe Cesareo) en malfrua somero aŭ frua aŭtuno de la jaro 313, sed la origino de lia kopio de la edikto de Galerio de 311 ne estas konata, ĉar ŝajne tiu ne estis proklamita en Palestino.
 
Konstantino estis la reganto de la okcidentaj partoj de la [[Romia Imperio]] kaj kvankam lia interveno en la disvastigo de la [[edikto]] laŭ la fontoj estis ne tiom rekta, en [[Okcidenta Eŭropo]], ĉar la edikto estis subskribita en Milano, oni rilatis historie al Konstantino la gravon de la edikto kaj de ties sekvo por la estonteco de la [[kristanismo]]