Lombarda Ligo: Malsamoj inter versioj

4 bitokojn aldonis ,  antaŭ 4 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 27 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q623476))
[[Dosiero:Pontida targa giuramento 01.jpg|thumb|250px|Pontida: tabulo rememoranta la ĵuron]]
La '''Lega Lombarda''' aŭ esperante [[Lombarda Ligo]] estis alianco formata la [[7a de aprilo]] de [[1167]] en la [[abatejo]] de [[Pontida]], formata de [[Milano]], [[Lodi]], [[Ferrara]], [[Piacenza]] kaj [[Parma]]. Decembre [[1167]] kuniĝis kun la [[Lega Veronese]] kaj kun aliaj komunumoj, kio enmetis en la Ligo ĝis 26 (kaj poste 30) urbojn de norda [[Italio]], inter kiuj [[Crema]], [[Cremona]], [[Mantova]], [[Piacenza]], [[Bergamo]], [[Brescia]], [[Milano]], [[Bologna]], [[Padova]], [[Modena]], [[Reggio nell'Emilia]], [[Treviso]], [[Venezia]], [[Vercelli]], [[Vicenza]], [[Verona]], [[Lodi]] kaj [[Parma]].
 
La Ligon oni formis por kontraŭstari la reĝon [[Frederiko la 1-a (Sankta Romia Imperio)|Frederiko la 1-a de Hohenstaufen nomata "Il Barbarossa"]], imperiestro de la [[Sankta Romia Imperio]], je ties klopodo etendi sian imperian influon en la regiono pada. Frederiko reklamis la kontrolon de la itala duoninsulo en la kunsido de [[Roncaglia]] ([[1158]]), kaj invadis ĝin en 1158 kaj en [[1166]]. La Lega ĝuis la helpon de la papo [[Aleksandro la 3-a]], ankaŭ deziranta kontraŭstari la imperian povon en Italio. La urbo de [[Alessandria]], fondita en Piemonto de la Lega Lombarda, prenis sian nomon de la Papo kaj naskiĝis kiel kontraŭimperia fortikaĵo ĉe la markizlando de [[Monferrato]], aliancano de Barbarossa.
25 926

redaktoj