Diskuto:Ricardo Albert Reyna: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 20:
 
En la Universidad Autónoma de Madrid mi instruas diversajn lernobjektojn de la fako pri arabaj kaj islamaj studoj, interalie araban lingvon, tamen mi instruis ĝis nun ankaŭ historion de la islama civilizo, historion de religioj en Azio kaj Afriko kaj aliajn malpli oftajn lernobjektojn.
 
== Beletra Almanako ==
 
En ''Beletra Almanako'' mi publikigis diversajn artikolojn, recenzojn, tradukojn kaj originalojn. La sola spurebla, komuna fadeno estas mia intereso pri interkultura dialogo. La menciita dialogo pri lingvoj kaj literaturo en Andaluso (tio estas, en la Ibera Duoninsulo dum la islama epoko - de la oka jarcento ĝis la deksepa jarcento) estas redaktita versio de prelego, kiun mi prezentis en kongreso de Andaluzia Esperanto-Unuiĝo en la urbo Kordovo responde al invito de surloka mecenato de Esperanto.
Reiri al la paĝo "Ricardo Albert Reyna".