Okapia Naturrezervejo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
La '''Okapia Naturrezervejo''' estas naturrezervejo inkludita en la [[listo de monda heredo]] de [[Unesko]], en la ĝangalo de distrikto [[Ituri]] nordoriente de la [[Demokratia Respubliko Kongo]], ĉe landlimoj kun [[Suda Sudano]] kaj [[Ugando]]. Kun areo de 13,726 km², ĝi enhavas ĉirkaŭ kvinonon de la tuta ĝangalo.
 
Kiel sugestas ties nomo, la rezervejo estas hejmo de nombraj [[okapio]]j. En [[1996]], ties nomo estis ĉirkaŭkalkulita inter 3,900 kaj 6,350, el populacio totala de ĉirkaŭ 10, 000 al 20, 000 individuoj. La rezervejo estas hejmo ankaŭ de la Centro de Konservado kaj Studado de [[Epulu]], ĉe la [[rivero Epulu]]. Tiu centro datiĝas el [[1928]], kiam ĝi estis fondita de usona [[antropologio|antropologo]] nome Patrick Putnam, kiel kaptitejo kie la naturaj okapioj estis kaptitaj kaj senditaj al usonaj kaj eŭropaj [[bestoĝardeno]]j. Nune oni sendas al bestoĝardenoj nur malgrandan nombron, kiu ne endanĝerigas la genetikan riĉon de la populacioj kaj kaptiva kaj natura.
 
Krom por okapioj, la rezervejo estas hejmo ankaŭ de nombraj aliaj animalaj specoj indiĝenaj kaj/aŭ endanĝerigitaj, kiaj la [[elefanto]], la [[konga pavo]] kaj tridek specioj de [[primatoj]] [[Homedoj|antropodaj]] dumtagaj.
Linio 10:
La Okapia Naturrezervejo estas ĉe la listo de monda endanĝerigita heredo. La plej granda minaco estas tiu de la [[senarbarigo]], okazigita de [[agrikulturo]] per [[hakado kaj bruligado]], kaj la ĉasado por la vendado de [[viando]] de [[ĉasbestoj]]. Ankaŭ serĉistoj de [[oro]] estas problemo. Dum la vivostilo de indiĝenoj Mbutioj kaj Bantuoj respektas la naturajn ĝangalon kaj faŭnon, la enmigrintoj ne havas tiun saman respekton. La manko de financado ligita al la situacio kaj politikaj kaj ekonomia de la Demokratia Respubliko Kongo same problemas. Oni esperas, ke [[ekoturismo]] helpu la disvolvigon en la regiono, per produktado de riĉo kaj konsciigo al la loka loĝantaro kaj al la internacia sintenaro.
 
La [[24an de junio]] [[2012,]] la centro de Epulu estis celo de atako fare de ribeluloj. Oni monrtigis ses personojn, oni detruis la konstruaĵojn kaj la ĉeestantaj okapioj estis masakritaj<ref>[http://www.okapiconservation.org/news/okapi-conservation-project-epulu-update-june-28-2012/ Okapi Conservation Project, Epulu Update – [[28an de Junio,junio]] 2012]</ref>. La [[20an de julio]] 2012, la UNESCO atribuis urĝan helpofonduson de 30, 000 dolaroj por helpi al la rekonstruo kaj por la familioj de la viktimoj<ref>[http://whc.unesco.org/fr/actualites/912 Le programme RRF accorde une subvention en aide à la Réserve de faune à Okapis]</ref>.
 
== Referencoj ==