Ricardo Albert Reyna: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
RG72 (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
Ghustigo de eraroj kaj kompletigo de kompletigindaj scieroj pri mi. |
||
Linio 1:
{{unua}}
'''Ricardo Felipe Albert Reyna''' (prononco: rikardo felipe albert' rejna) estas la kompleta, administra nomo de dumviva membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] kaj de [[Hispana Esperanto-Federacio]] ekde la dua duono de la okdekaj jaroj. “Ricardo Felipe” estas duvorta individua nomo. “Albert” estas lia patra familia nomo. “Reyna” estas lia patrina familia nomo. En diversaj okazoj li uzis diversajn nomojn aŭ diversajn formojn de ĉi tiu administra nomo.
'''Naskiĝo kaj eduko'''
Li naskiĝis kaj edukiĝis en la urbo [[Malago]]. Tie li eklernis esperanton en sia junaĝo, en 1977. Li transiris al [[Madrido]] en 1983, al [[Kordovo (Hispanio)|Kordovo]] en 1997 kaj refoje al Madrido en 2000.
Li studis diversajn studojn en diversaj registaraj universitatoj en [[Hispanio]] ([[Universitato de Malago|Universidad de Málaga]], [[UNED|Universidad Nacional de Educación a Distancia]], [[Komplutensa Universitato de Madrido|Universidad Complutense de Madrid]]), en [[Maroko]] ([[:ar:جامعة_محمد_الخامس|Universitato Mohammad la Kvina]], en la ĉefurbo, [[Rabato|Rebato]]) kaj en [[Egiptio]] ([[:ar:جامعة_القاهرة|Universitato de Kairo]]).
'''Laboro'''
Li laboris en diversaj okupoj: pakaĵ-portisto, komputilisto, oficisto, librotekisto, tradukisto, instruisto de diversaj lernobjektoj en diversaj klerigniveloj (private kaj registare), kaj kelkaj aliaj laboroj. El tiuj diversaj okupoj nur jenaj havas pli fortan rilaton al liaj ĉefaj publikaj okupoj nuntempaj:
1) En Kordovo li instruis plentempe en projekto de privata universitato, ĉeeste kaj koresponde, precipe jenajn lernobjektojn: araban lingvon, enkondukon en [[Semida lingvaro|semidajn lingvojn]], historion de la [[:es:Civilización_islámica|islama civilizo]], enkondukon en la islaman rit-juron ([http://islama-vortaro.blogspot.com.es/search/label/f fekhon]).
2) De 2006 ĝis 2011 li instruis parta-tempe diversajn lernobjektojn en la fako de arabaj kaj islamaj studoj de la Universidad Complutense de Madrid.
3) Ekde 2011 li instruas diversajn lernobjektojn en la fako de arabaj kaj islamaj studoj de la [[Aŭtonoma Universitato de Madrido|Universidad Autónoma de Madrid]], precipe araban lingvon, historion de la islama civilizo, historion de la religioj en Azio kaj Afriko.
'''Esperanto'''
En Esperanto li verkis originale kaj traduke por diversaj “forumoj”: ''Folioj por praktikado'' de la loka grupo en Malago, ''[http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/2868 Gazeto Andaluzia]'' de [http://andaluciaesperanto.blogspot.com.es/ Andaluzia Esperanto-Unuiĝo], ''[http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4909 HEJS-Juneco]'' kaj ''[http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/5069 La mano]'' de [[Hispana Esperantista Junulara Societo]], ''[[Heroldo de Esperanto]]'' en la epoko de [[Ada Fighiera-Sikorska]], ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'' de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]], ''[[Esperanto-gazeto|Esperanto]]'' de Universala Esperanto-Asocio, ''[[Kajeroj el la Sudo]]'' de [[SAT en Hispanio]], ''Iltis-Forumo'', ''[[Fonto (gazeto)|Fonto]]'', ''[[Beletra Almanako]]'' kaj ''[[Kataluna Esperantisto]]''.
Li aktivis en Esperantujo en diversaj roloj: helpis organizi la bibliotekon de ''Heroldo de Esperanto'' meze de la okdekaj jaroj; partoprenis en la estraro de [[Hispana Esperantista Junulara Societo]] kiel kasisto meze de la okdekaj jaroj; volontulo en la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]] de Universala Esperanto-Asocio en 1988; partoprenis en plurlingva peresperanta tradukprojekto kun koreaj esperantistoj en 1999 kaj en 2003; prelegis kaj plurmaniere helpetis en la organizado de manpleno da aranĝoj en Hispanio.
Li havas kvar [[Blogo|blogojn]], ĉiujn en esperanto: publikan blogon ĉe [[Ipernity]] kaj tri alilokajn blogojn kun kaŝnomo. Li havas tute nenian rilaton al iu ajn alia blogo.
Kun siaj gefiloj li parolas en [[esperanto]] nur eksterhejme; hejme li parolas al ili nur [[Araba lingvo|arabe]].
==Verkoj==
*https://uam.academia.edu/RicardoFelipeAlbertReyna (verŝajne neniam kompletigota listo de liaj verkoj)
*https://dialnet.unirioja.es/servlet/autor?codigo=147516 (mallonga listo, plena je malĝustaĵoj)
==Referencoj==
|