Ricardo Albert Reyna: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Mi korektis neklaran frazon.
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Ricardo Felipe Albert Reyna''' (prononco: rikardo felipe albert' rejna) estas la kompleta, administra nomo de homo, kiu estas dumviva membro de [[Universala Esperanto-Asocio]] kaj de [[Hispana Esperanto-Federacio]] ekde la dua duono de la okdekaj jaroj. “Ricardo Felipe” estas duvorta individua nomo. “Albert” estas lia patra familia nomo. “Reyna” estas lia patrina familia nomo. En diversaj okazoj li uzis diversajn nomojn aŭ diversajn formojn de ĉi tiu administra nomo.
 
'''==Naskiĝo kaj eduko'''==
 
Li naskiĝis kaj edukiĝis en la urbo [[Malago]]. Tie li eklernis esperanton en sia junaĝo, en 1977. Li transiris al [[Madrido]] en 1983, al [[Kordovo (Hispanio)|Kordovo]] en 1997 kaj refoje al Madrido en 2000.
Linio 8:
Li studis diversajn studojn en diversaj registaraj universitatoj en [[Hispanio]] ([[Universitato de Malago|Universidad de Málaga]], [[UNED|Universidad Nacional de Educación a Distancia]], [[Komplutensa Universitato de Madrido|Universidad Complutense de Madrid]]), en [[Maroko]] ([[:ar:جامعة_محمد_الخامس|Universitato Mohammad la Kvina]], en la ĉefurbo, [[Rabato|Rebato]]) kaj en [[Egiptio]] ([[:ar:جامعة_القاهرة|Universitato de Kairo]]).
 
'''==Laboro'''==
 
Li laboris en diversaj okupoj: pakaĵ-portisto, komputilisto, oficisto, librotekisto, tradukisto, instruisto de diversaj lernobjektoj en diversaj klerigniveloj (private kaj registare), kaj kelkaj aliaj laboroj. El tiuj diversaj okupoj nur jenaj havas pli fortan rilaton al liaj ĉefaj publikaj okupoj nuntempaj:
Linio 18:
3) Ekde 2011 li instruas diversajn lernobjektojn en la [http://www.uam.es/ss/Satellite/FilosofiayLetras/es/1242658435324/subhomeDepartamento/Estudios_Arabes_e_Islamicos_y_Estudios_Orientales.htm fako de arabaj kaj islamaj studoj] de la [[Aŭtonoma Universitato de Madrido|Universidad Autónoma de Madrid]], precipe araban lingvon, historion de la islama civilizo, historion de la religioj en Azio kaj Afriko.
 
'''==Esperanto'''==
 
En Esperanto li verkis originale kaj traduke por diversaj “forumoj”: ''Folioj por praktikado'' de la loka grupo en Malago, ''[http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/2868 Gazeto Andaluzia]'' de [http://andaluciaesperanto.blogspot.com.es/ Andaluzia Esperanto-Unuiĝo], ''[http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/4909 HEJS-Juneco]'' kaj ''[http://www.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/5069 La mano]'' de [[Hispana Esperantista Junulara Societo]], ''[[Heroldo de Esperanto]]'' en la epoko de [[Ada Fighiera-Sikorska]], ''[[Kontakto (revuo)|Kontakto]]'' de [[Tutmonda Esperantista Junulara Organizo]], ''[[Esperanto-gazeto|Esperanto]]'' de Universala Esperanto-Asocio, ''[[Kajeroj el la Sudo]]'' de [[SAT en Hispanio]], ''Iltis-Forumo'', ''[[Fonto (gazeto)|Fonto]]'', ''[[Beletra Almanako]]'' kaj ''[[Kataluna Esperantisto]]''.