Malfermi la ĉefan menuon

Ŝanĝoj

30 bitokojn forigis ,  antaŭ 2 jaroj
sen resumo de redaktoj
{{informkesto stadiono
| nomo = Stade Parc des Princes
| eonomo = Stadiono Parko de Princoj
| bildo = ParcDesPrinces_juillet2016.jpg
| loko = [[Parizo]], [[Francio]]
| luantoj =
}}
La '''Stadiono Parko de Princoj''', aŭ [[franca lingvo|franclingve]] '''Stade Parc des Princes''', estas renoma kaj tradicia [[stadiono]] en la urbo [[Parizo]] de [[Francio]]: laŭ la stato de somero 2016 ĝi principe povas gastigi 49 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj, sed en internaciaj futbalmatĉoj antaŭvidiĝas maksimume 44 283 spektantoj. La stadiono estis inaŭgurita je la [[18-a de julio]] [[1897]] kiel [[velodromo]], ekde 1899 ankaŭ uziĝis kiel futbala stadiono, kaj nun estas posedata fare de la futbala klubo ''[[Paris Saint-Germain]]''.
 
En 1900 la monda ĉampionado de biciklado okazis en la stadiono, kaj inter la jaroj 1903 kaj 1967 la renoma bicikla konkuro ''[[Tour de France]]'' solene finiĝis en la stadiona velodromo. En 1967 la velodromo tamen forpreniĝis, la stadiono ĝis la jaro 1972 trakonstruiĝis al moderna futbala stadiono kaj ekde tiam nur havas tiun funkcion. Krome ankaŭ en 1932, 2012, 2013–2014 kaj 2015–2016 okazis signifaj trakonstruoj. De 1905 ĝis 1997 kaj en 2007 la stadiono estis la hejma stadiono de la vira [[franca nacia teamo de futbalo]], estis eventejo inter alie de la [[Futbala Mondpokalo 1938]], de la [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960]], de la [[Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984]] kaj de la [[Futbala Mondpokalo 1998]]. Ĝis la konstruo de la [[Stadiono de Francio]] de [[Saint-Denis (Seine-Saint-Denis)|Saint-Denis]] en 1998 la stadiono Parko de Princoj havis la titolon de "nacia stadiono".
34

redaktoj