Bonaventura: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 2:
'''Bonaventura,''' aŭ, pliuzate, [[Sankta Bonaventuro]], estis franciskana teologo-filozofo de la [[13a jarcento]], instruisto ĉe la Pariza [[Sorbono]] kaj episkopo kaj kardinalo de la [[Katolika Eklezio]].
 
Li naskiĝis inter la jaroj [[1217]]/[[1221]] en [[Bagnoregio]] (centra [[Italio]]), kaj mortis la [[15an de julio]] de [[1274]] en [[Liono]] ([[Francio]]). Venerita de la kristana popolo, beatigita de la eklezio, li estis sanktoproklamita de la katolika eklezio la [[14an de aprilo]] [[1482]], dum la papado de [[Siksto la 4-a]]. Junaĝe li decidis eniri la ordenon, ĵus akceptita en la Eklezio, de [[Sankta Francisko el Asizo|Sankta Franscisko]]. En la mondo akademia oni lin epitetis “Doctor Seraficus” (Serafa Doktoro), kiun oni al li konservis ĝis nun, dum kun li per simila titolo de “Doctor Angelicus” (Doktoro Anĝela) estis honorita [[sankta Tomaso]], lia amiko.
 
Iamaniere li ligiĝas al la famega pentristo [[Giotto]] pro la fakto ke Bonaventura verkis biografion - [[Legendo majora]] – de la Sanktulo al kiu inspiriĝis la fama pentristo por pentre rakonti la historiaĵojn sur la muroj de [[Baziliko]] de [[Sankta Francisko el Asizo]] (Italio). En tiu verko li nur rikoltis la atestaĵojn de la unuaj kompanuloj de la sanktulo, kies franciskanan ordenon li estris kiel generala ministro laŭ deksep jaroj. Por pli kongrua vivo de la fratulaj komunumoj li studigis kaj pretigis la “[[Religiaj Konstitucioj|Konstituciojn]]” kiu restos la bazo de la estonta leĝaro en la ordeno.