Malbork: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Linio 175:
[[Dosiero:HM Albrecht von Preußen.JPG|thumb|dekstra|<center>statuo de [[Albreĥto (Prusio)]] sur la korto de meza kastelo]]
[[Dosiero:Malbork - Kościół św. Wawrzyńca.JPG|thumb|maldekstra|<center>la preĝejo de la Sankta Laŭrenco, nun vendejo de suveniroj, sur la korto de Antaŭkastelo (Malalta Kastelo)]]
La kastelo estas majstroverko de arkitekturo defenda kaj rezideja el la malfrua [[mezepoko]], ĝi estas [[Monda heredaĵo de Unesko]] unu el dekkelkaj en [[Pollando]] kaj unu el du norden de [[Varsovio]] (la dua estas en [[Toruń]]). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj.
 
La kastelo estis konstruita etape, parto post parto, komence de la 1270-aj jaroj, kaj dum pasado de la tempo ĝi fariĝis la ĉefelemento de la defenda sistemo en la teŭtona [[Prusio]]. Komence (ĉ. la jaro [[1280]]) ĝi funkciis kiel unu el la teŭtonaj komandaj kasteloj. Jam de la jaro [[1309]] ĝi estis sidejo de la ordenestroj. Danke al plikonstruo en la 14-a jarcento ĝi ricevis la formon de triparta defend-ensemblo: la Alta Kastelo (klostro, tie unu [[ZEO]]), la Meza Kastelo (sidejo de la ordenestro kaj de la ĉefkomandanto, la politika kaj administra centro de la ordena ŝtato) kaj la Antaŭ-kastelo (vasta ekonomia bazo). Kiel ĉefurbo de la ordena ŝtato la kastelo fariĝis la centro diplomatia, armea, ekonomia kaj religia. Ĝis la mezo de la 15-a jarcento Marienburg estis konata kiel unu el la bazoj de la kruc-ekspedicioj al [[Litovio]] ([[Ĵemajtio]]) kaj [[Kurlando]] kaj tie okazadis la montraj turniroj kaj festenoj kiuj allogis al [[Prusio]] la kavaliraron el la tuta Eŭropo.