Josef Zauner: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e +de
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
'''Josef ZAUNER''' (naskiĝis la [[18-an de novembro]] [[1895]] en [[Fântânele (Arad)|Engelsbrunn]] ([[Transilvanio]]/[[Rumanio]]); mortis plej verŝajne dum la [[2-a Mondmilito]]), estis germana eldonisto kaj [[esperantisto]].
 
Li estis la unua homo, kiu fervore engaĝiĝis por komuna eŭropa mono kaj sekve povas esti rigardata kiel pioniro de la [[eŭro]]. Dum la 2-a Mondmilito, li kaj lia verkaro certagrade forgesiĝis; tamen liaj germanlingvaj libretoj "Der Weg zur Europa-Partei" ([[1931]]) kaj "Genf oder EsperantoEŭropa-Centro" (plej verŝajne de [[1936]]) troviĝaskonserviĝis en la [[Germana Esperanto-Biblioteko]].
 
En "Genf oder Eŭropa-Centro" Zauner klopodas adapti siajn ideojn pri Unuiĝanta Eŭropo al la "novaj cirkonstancoj", kiujn li nomas "maltoleremaj reĝimoj". Li nomas eŭropismon "nacia ideologio" kaj proponas kunigi la naciajn movadojn en la unuopaj ŝtatoj al unueca "Eŭropa nacia fronto". En Hitlera[[Hitler]]a Germanio, proksime al [[Regensburg]], estu fondata Eŭropa Centro kun grandega [[flughaveno]], kie la eŭropanoj sentu fortan bezonon de Esperanto (kiun li nomas "eŭropa lingvo").
 
----
[[Enciklopedio de Esperanto - Z|EdE-Z]]
'''Josef ZAUNER''' (cauner) (ps. J. Düa), germano, libristo. Nask. 18 nov. 1895 en [[Fântânele (Arad)|Engelsbrunn]] (Rumanujo). Fondis la UŜE-eldonejon en [[Leipzig]], 1921 kaj depost tiu tempo estas inicianto kaj ĉefa laboranto por la [[UŜE]]-programo: Unuigitaj Ŝtatoj de Eŭropo. Depost 1930 eld. kaj red. la gazeton UŜE-EĤO, organo de la eŭropanismo en [[Timiŝoara]]. En 1932 fondis la Klubon de la UŜE-amikoj en R. Pro diversaj motivoj propagandas E-n kiel eŭropan lingvon. Verkis: „La elvojo UŜE“ 1923 (ankaŭ germane), kaj „Der Weg zur Europa-Partei“ (La vojo al la Eŭropa-Partio), 1931; „La Eŭropanismo“.
 
==Eksteraj ligiloj==
{{el}} [http://www.u-matthias.de/informado/euro.htm Germanlingva artikolo pri Josef Zauner kiel pioniro de la eŭro]
{{el}} [http://www.promeuro.org/graphs/en/01.pdf Poŝtkarto kun la postulo pri komuna eŭropa valuto, eldonita de Josef Zauner ĉirkaŭ la jaro 1930]
 
[[Kategorio:Enciklopedio de Esperanto Z|ZAUNER, Josef]]