Marienburg: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Kozyra (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 38:
'''Marienburg''' (nuna [[Malbork]] / [[Malborko]]), ĝi estas [[Monda heredaĵo de Unesko]] unu el dekkelkaj en [[Pollando]] kaj unu el du norden de [[Varsovio]] (la dua estas en [[Toruń]]). Ĝi estas la plej granda gotika brika fortikaĵo en la mondo kun la surfaco ĉirkaŭ 21 hektaroj kaj kun la suma kub-amplekso de pli ol kvaronmiliono da kubaj metroj, entute la plej granda brika konstruaĵo manfarita de homoj. Ĝi estas [[ordeno (eklezio)|ordena]] fortikaĵo, kiu troviĝas 60 kilometrojn sudoriente de [[Dancigo]] / [[Gdansko]] ĉe la rivero Nogat, riverbuŝa disbranĉiĝo de la [[Vistulo]], ĉe la urbo ''[[Marienburg (orienta Prusio)|Marienburg]]'', ([[Pola lingvo|pole]]: [[Malbork]]), kiu ekde 1945 denove apartenas al [[Pollando]]. Ekde 1309 ĝis 1454 la fortikaĵo estis sidejo de la ĉefordenestro de la [[ordeno de germanaj kavaliroj]] en la ordena ŝtato.
 
La 15-an de julio [[1410]], post la malvenko de la ordena armeo en la [[Batalo de Grunwald]] (vidu la suban foton de la fama pentraĵo pri tiu batalo), la pola-litova armeo kun [[Listo de reĝoj de Pollando|pola reĝo]] [[Ladislao la 2-a]] ([[Jogaila]]) / [[Władysław la 2-a]] sieĝis la ordenan fortikaĵon, tamen sen sukceso, kio savis la ekziston de la Ordeno. Pro la politik-ekonomia krizo en la ordena ŝtato okazis ribelo fare de la regatoj (en [[1454]]) kaj rezulte de ĝi la enkorpigo al la Pola Reĝlando ([[Krono de la Regno de Pollando]]). En majo [[1457]] la ordenestro fuĝis de la kastelo Marienburg al [[Kenigsbergo]], la ordene dungitaj soldatoj konkeris la kastelon kaj ekmarĉandis kun la pola reĝo [[Kazimiro la 4-a (Pollando-Litovio)|Kazimiro la 4-a]]. De tiam, dum pli ol tri jarcentoj la regiono je la nomo [[Reĝa Prusio]] estis parto de la pola reĝlando kun multaj privilegioj por la loka germana loĝantaro.
 
Post la unua [[Dispartigoj de Pollando|dispartigo de Pollando]] en [[1772]], la regiono [[Reĝa Prusio]] kun la fortikaĵo iĝis parto de [[Prusio]]. Dum tiu periodo la kastelo servis kiel [[kazerno]] kaj stokejo. Tiam la kastelo estis grave ruinigita, tamen ĝi revenis al la perdita gotika formo danke al rekonstruo fine de la 19-a kaj komence de la 20-a jarcento fare de la arkitekto Conrad Steinbrecht {{prononco|'''ŝtaj'''nbre''h''t).